Latinamerika bumo
La latinamerika bumo (laŭ la interjekcio bum! [1], kaj responde al la hispanlingva esprimo Boom Latinoamericano, siavice uzanta anglalingvan vorton por eksplodo) estis literatura movado aperinta en la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kiam la verkoj de grupo da sufiĉe junaj latinamerikaj romanistoj subite ekfamiĝis en Eŭropo kaj tra la tuta mondo.
Oni plej ofte asocias la nomon de la movado al Julio Cortázar el Argentino, Carlos Fuentes el Meksiko, Mario Vargas Llosa el Peruo kaj Gabriel García Márquez el Kolombio. Influitaj de eŭropa kaj nordamerika modernismo, sed ankaŭ de la sudamerika avangarda movado, tiuj verkistoj defiis la tiamajn konvenciojn de latinamerika literaturo.
La subita sukceso de la bum-aŭtoroj ankaŭ devenis de tio, ke iliaj verkoj estis fakte la unuaj latinamerikaj verkoj publikigitaj en Eŭropo, fare de avangardaj eldonejoj kiel Seix Barral en Hispanio.
Aliaj verkistoj
[redakti | redakti fonton]- Isabel Allende
- Miguel Ángel Asturias
- Mario Benedetti
- Jorge Luis Borges
- Guillermo Cabrera Infante
- Alejo Carpentier
- José Donoso
- Jorge Edwards
- Laura Esquivel
- José Lezama Lima
- Augusto Monterroso
- Manuel Mujica Lainez
- Juan Carlos Onetti
- Fernando del Paso
- Octavio Paz
- Manuel Puig
- Augusto Roa Bastos
- Juan Rulfo
- Ernesto Sabato