Lastomír
Lastomír | |||
---|---|---|---|
municipo de Slovakio vd | |||
Flago | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 072 37 | ||
En TTT | Oficiala retejo [ ] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 1 248 (2021) [ ] | ||
Loĝdenso | 93 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 48° 42′ N, 21° 56′ O (mapo)48.70555621.925Koordinatoj: 48° 42′ N, 21° 56′ O (mapo) [ ] | ||
Alto | 108 m [ ] | ||
Areo | 13,47 km² (1 347 ha) [ ] | ||
| |||
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]Lastomír, hungare Lasztomér estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Košice, en Distrikto Michalovce.
- Areo: 14 km²
- Supermara alteco: 107 m
- Loĝantaro: 1150
- Poŝtkodo: 072 37
- Aŭtokodo: MI
- Telefonprefikso: 56
Situo
[redakti | redakti fonton]Lastomír situas sur ebenaĵo, laŭ dekstra bordo de Laborec, laŭ traira flankovojo, aŭtoŝoseo preteriras. Michalovce troviĝas 5 km-ojn.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua mencio pri la vilaĝo devenis de 1288 en formo "Lezthemer". En 1831 multaj partoprenis en ribelo ĥolero. Ekde 1832 sukerofabriko funkciis tie. En 1866 pro ĥolero mortis 130 da loĝantoj. Fine de la 19-a jarcento multaj migris al Ameriko. En 1910 loĝis en Lasztomér 1290 da homoj, (1060 slovakoj, 184 hungaroj, 46 germanoj). Ĝis Traktato de Trianon Lasztomér apartenis al Hungara Reĝlando, al Zemplén (reĝa departemento), al distrikto de Nagymihályi, poste al Ĉeĥoslovakio, fine dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis en Lastomír 1166 da homoj, (1112 slovakoj, 38 ciganoj, 9 ĉeĥoj, po 2 hungaroj kaj rutenoj, 1 ukraino).
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- luterana preĝejo de 1784
- greko-katolika preĝejo de 1891
- ortodoksa preĝejo de 1994
- moderna katolika preĝejo omaĝe al Sankta Spirito de 1996
Famuloj
[redakti | redakti fonton]- en la iama Lasztomér naskiĝis hungara ornitologo László Szemere
- naskiĝis en 1935 slavaka verkistino Helena Sigullová-Ropoviková