Lassie
Aspekto
Lassie | |
---|---|
elpensita hundo | |
Kreita de | Eric Knight |
Verko | Lassie Come-Home Lassie |
Rolita de | Pal |
En TTT | Oficiala retejo |
Informoj | |
Sekso | inseksa organismo |
Lassie estas fikcia hundo kreita de Eric Knight en 1940, kiu estas ĉefrolulo de pluraj televidserioj, filmoj kaj aliaj verkoj. Lassie estas ina skota ŝafhundo. Ŝi elstaras per siaj kuraĝo kaj sindono kaj ofte savas homojn el vivdanĝero.
La nomo "Lassie" signifas "knabineto" en la skota lingvo.
En pluraj filmigoj, Lassie estis aktorata de virhundo nomata "Pal" aŭ poste de iu el liaj idoj.
Verkoj pri Lassie
[redakti | redakti fonton]- rakonto Lassie Come-Home de verkisto Eric Knight de 1940
- Lassie Come Home - usona filmo el la jaro 1943
- Courage of Lassie - usona filmo el la jaro 1946
- Lassie (televidserio, 1954) - usona televidserio elsendita ekde 1954 ĝis 1973
- Lassie (filmo, 1994) - usona filmo el la jaro 1994
- Lassie (filmo, 2005) - usona filmo el la jaro 2005
Krome, Lassie havas kelkajn similecojn kun alia samnoma hundino, kiu estas la heroo de la rakonto "The Half Brothers" de brita verkistino Elizabeth Gaskell de 1859.