Larrodrigo
Larrodrigo | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 37865 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 183 (2023) [ ] | ||
Loĝdenso | 4 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 44′ N, 5° 27′ U (mapo)40.736666666667-5.4491666666667Koordinatoj: 40° 44′ N, 5° 27′ U (mapo) [ ] | ||
Alto | 869 m [ ] | ||
Areo | 49,63 km² (4 963 ha) [ ] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Larrodrigo [ ] | |||
Larrodrigo estas municipo de la provinco Salamanko, en la aŭtonoma komunumo Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la Jurisdikcia teritorio de Salamanko en la nordo-centro de la provinco kaj al la Municiparo Aguas de Sankta Teresa y Tierras del Tormes. La nomo Larrodrigo aludas al persona nomo Rodrigo, eble iama reloĝadestro.
Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Carabias, Gallegos de Crespos kaj Larrodrigo, okupas totalan areon de 49,63 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2017, ĝi havis 193 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 700 loĝantojn ekde la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 37 km de Salamanko, provinca ĉefurbo.
Ĝi fondiĝis komence de la 13-a jarcento. En postaj jarcentoj suferis pro militoj kaj ĉefe dum la Hispana Milito de Sendependigo.
La tradiciaj agrikulturo (cerealoj, paŝtaĵoj) kaj brutobredado (bovoj kaj ŝafoj en kverkaroj) lastatempe iom dekadencis, sed pluas. Lastatempe rura turismo ekgravis.
La urbestro estas de dekstra partio PP.