Lanuga betulo
Lanuga betulo | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Lanuga betulo en torfejo
| ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Betula pubescens Ehrh. | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
La lanuga betulo (Betula pubescens; sinonimo Betula alba) estas specio de betulo, indiĝena kaj abunda tra norda Eŭropo, Islando, norda Azio kaj ankaŭ Gronlando [1].
Priskribo
[redakti | redakti fonton]Ĝi estas decidua arbo kiu altas ĝis 10–20 m (malofte ĝis 27 m), kun svelta arbokrono kaj kun trunko kiu diametras ĝis 70 cm ( escepte 1 m ). La arboŝelo estas glata kaj griz-blanka, fajne markita kun malhele horizontalaj lenticeloj. La ŝosoj estas griz-brunaj kaj fajne lanugaj. La folioj estas oval-akutaj, longas 2–5 cm kaj larĝas 1,5-4,5 cm, kun fajne segildentaj randaĵoj. La floroj estas vente polenataj amentoj, estiĝante fru-printempe antaŭ la floroj. La frukto estas pendanta cilindra agregaĵo kiu longas 1–4 cm kaj larĝas 5–7 mm; ĝi disfalas ĉe matureco liberigante la individuajn semojn; tiuj ĉi longas 2 mm kaj havas du flankajn flugiletojn.
Tiu ĉefe palearktisa specio estas intense parenca al, kaj ofte konfuzita kun la penda betulo (B. pendula). Multaj nordamerikaj tekstoj pritraktas la du speciojn kiel unun specion, sed en tuta Eŭropo oni konsideras ilin kiel diferencajn speciojn.
La lanuga betulo estas diferenca de la penda betulo, la alia komuna eŭropa betulo, pri havante glatajn, lanugajn ŝosojn, kiuj estas senharaj kaj verukecaj ĉe penda betulo. La arboŝelo de la lanuga betulo estas nebrile griz-blanka, dum la penda betulo havas okulfrapan blank-paperecan ŝelon kun nigraj sulkoj. La foliaj randaĵoj ankaŭ diferencas, estas fajne segildentaj ĉe lanuga betulo, krude duoble segildentaj ĉe penda betulo.
Ili ankaŭ citologie diferencas, la penda betulo estanta diploida (kun du aroj de kromosomoj), dum la lanuga betulo estas tetraploida (kun kvar aroj de kromozomoj). La du specioj diferencas pri biotopaj postuloj. La penda betulo ĉefe troviĝas sur sekaj, sablaj grundoj, kaj la lanuga betulo estas pli komuna sur humidaj, malbone drenitaj lokoj kiel argilaj grundoj kaj torfejoj.
La lanuga betulo etendiĝas pli fore norden en la Arkton ol iu ajn alia foliarbo. Ekzempleroj el la subarktaj populacioj kutime estas etaj kaj tre torditaj, kaj ofte estas diferencigitaj kiel la arkt-lanugan betulon (Betula pubescens subsp. tortuosa). Tiu ĉi subspecio estas notinda por esti la sola indiĝena arbo de Islando kaj de Gronlando, kie grandaj ekzempleroj povas atingi 13 m.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Keltaj foliarbaroj
- Mezeŭropaj miksaj arbaroj
- Okcident-eŭropaj foliarbaroj
- Okcident-siberiaj subborealaj arbaroj
- Skandinava kaj rusa tajgoj
- Skandinavaj montaraj betularoj kaj herbejoj
- Listo de foliarboj de la modera klimatzono