Saltu al enhavo

Landlimo de Finnlando kaj Svedio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
landlimo en Haparanda/Tornio dum la 1960-aj jaroj sen pasporta kontrolo sed kun transŝalto de lenoj
fervoja ponto en Haparanda/Tornio kun kvar reloj pro malkongrueco inter la eŭropa ŝpuro je 1435 mm kaj la finna ŝpuro je 1520 mm

La nuna landlimo inter Finnlando kaj Svedio ekzistas ekde jaro 1809 kiam la Sveda Imperio perdis Finnlandon al la Rusia Imperio.[1] Ĝi estas limo inter du ŝtatoj, limo inter du horzonoj (Svedio havas okcidenteŭropan sed Finnlando orienteŭropan tempon), limo inter du fervojŝpuroj, kaj antaŭ jaro 1967 ĝi estis limo inter maldekstraflanka kaj dekstraflanka vojtrafiko.

Norde ĝi komencas ĉe "Treriksröset" limŝtono de tri ŝtatoj Finnlando, Norvegio kaj Svedio kaj iras plejparte tra akvejoj, nome lago Kilpisjärvi, riveretoj Kuohkimajärvi, Kuohkimajoki, Kilpisjärvi, sekve riveroj Könkämäeno, Muonionjoki, kaj fine Tornionjoki/Torneälven atingante Botnian golfon post ĉirkaŭ 555 kilometroj, inter urboj Haparanda (okcidenta sveda flanko) kaj Tornio (orienta finnlanda flanko). Ĝi daŭrigas suden plejparte tra maro, sed malgrandparte ankaŭ surlande tra kelkaj etaj insuloj. Totale nur kelkaj kilometroj troviĝas surlande. Oni povas per pontoj vere facile iri trans la limon, kutime oni ne devas eĉ halti.

Kiam Finnlando apartenis al Svedio, oni pensis, ke okcidenta limo de Finnlando estis okcidenta limo de la provinco Ostrobotnio – oni taksis, ke Finnlando konsistas el ok provincoj de Svedio: Alando, Origina Finnlando, Uusimaa, Satakunta, Tavastio, Savonio, Karelio kaj Ostrobotnio. La okcidenta limo de Ostrobotnio estis en la rivero Kaakamojoki. La nuna limo inter Finnlando kaj Svedio fariĝis en 1809, kiam Svedio perdis Finnlandon al Rusio. Svedio petis, ke la limo estus en la riveroj Kemijoki kaj Ounasjoki. Rusio volis meti la limon pli okcidente en la rivero Kalixälven (finne Kainuunjoki). Oni faris kompromison: Tornionjoki, Muonionjoki, Könkämäeno kaj Kilpisjärvi estas pli oriente ol Kalixälven sed pli okcidente ol Kemijoki kaj Ounasjoki.

Limtransirejoj

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]