Landaj asocioj de UEA
Landa Asocio en la Esperanto-movado estas organizaĵo kiu kunigas la esperantistojn en unu lando.
Ekde 1934, Landa Asocio povas aliĝi al UEA, aligante siajn membrojn kiel aligitajn membrojn de UEA. UEA havis ĉirkaŭ sesdek aliĝintajn landajn asociojn. Apud tiuj ĉi aliĝintaj Landaj Asocioj ekzistas aliaj - nealiĝintaj - Landaj Asocioj ekster UEA. Ili kutime ne havas sufiĉe da membroj por aliĝi.
Principe UEA volas akcepti nur unu Landan Asocion el unu regno, sed en la estinteco oni plurfoje faris esceptojn. Tio povis havi aŭ etnajn kaŭzojn, aŭ okazis pro alia malunueco de la organizita movado en unu lando (ekz. la brazila movado kiu dum multaj jaroj havis tri landajn asociojn pro administrativaj kvereloj).
En 2013 UEA havas 71 aliĝintajn landajn asociojn.
Organizformo
[redakti | redakti fonton]Landa Asocio devas esti, laŭ la Statuto de UEA, "laŭorde organizita". Kutime Landa Asocio, ĉu aliĝinta aŭ ne, estas organizita kiel nekomerca unuiĝo de homoj aŭ de suborganizaĵoj. Ekzemple, Esperanto Nederland estas societo de individuoj, dum Belga Esperanto-Federacio konsistas el regionaj asocioj (flandra, brusela, franclingva). Iam ekzistis en UEA Kultura Kooperativo de Esperantistoj el Brazilo, kaj tiu Landa Asocio do ne estis nekomerca membro-organizo sed komerca. Pli problema povas esti asocio kun nesufiĉa memstareco, ekz. la Esperanto-Asocio de GDR estis nur parto de la ŝtat-proksima amasorganizaĵo Kulturligo de GDR.
Listo de aktualaj landaj asocioj de UEA
[redakti | redakti fonton]Ĉi-sube troviĝas la nomoj de la aktuale 71 landaj asocioj de UEA.
Afriko
[redakti | redakti fonton]8 asocioj
- Benina Esperanto-Asocio, fondita en 1996, aliĝinta en 2001
- Association Nationale d'Esperanto au Burundi, aliĝinta en 2008
- Demokratia Kongolanda Esperanto-Asocio, fondita en 1963, aliĝinta en 1966
- Ebur-Borda Esperanto-Asocio, fondita en 1983, aliĝinta en 1987
- Esperanto-Federacio de Niĝerio
- Esperanto-Asocio de Suda Afriko, fondita en 1962, aliĝinta en 1970
- Unuiĝo de Malagasaj Esperantistoj, aliĝinta en 1960
- Unuiĝo Togolanda por Esperanto, fondita en 1987, aliĝinta en 1995
Ameriko
[redakti | redakti fonton]12 asocioj membras ĉe UEA; en unu plia lando estas landa sekcio de TEJO
- Argentina Esperanto-Ligo, aliĝis en 1946
- Ĉilia Esperanto-Asocio, aliĝis en 1979
- Brazila Esperanto-Ligo[1]
- Kanada Esperanto-Asocio (KEA)
- Kolombia Esperanto-Ligo (KEL)
- Kostarika Esperanto-Asocio (KREA)
- Kuba Esperanto-Asocio (KEA)
- Meksika Esperanto-Federacio
- Esperanto-Ligo por Norda Ameriko (ELNA), aliĝis en 1955; nun "Esperanto-USA"[2]
- Perua Esperanto-Asocio[3]
- Urugvaja Esperanto-Societo, fondita en 1924, aliĝis lastafoje en 1993
- Venezuela Esperanto-Asocio[4]
La Haitia Esperantista Junulara Asocio estas landa sekcio de TEJO[5]
Aŭstralio kaj Oceanio
[redakti | redakti fonton]2 asocioj
Azio
[redakti | redakti fonton]11 landaj asocioj de UEA; unu asocio estas sekcio de TEJO
- Ĉina Esperanto-Ligo
- Federacio Esperanto de Barato (Barato)
- Indonezia Esperanto-Asocio[6]
- Irana Esperanto-Asocio (IREA)
- Esperanto-Ligo en Israelo, fondita kiel Palestina Esperanto-Ligo en 1941, nuna nomo ekde 1949, aliĝis en 1961
- Japana Esperanto-Instituto, aliĝis al IEL en 1936 kaj eksiĝis en 1940; aliĝis al UEA en UK 1956
- Korea Esperanto-Asocio (KEA)
- Mongola Esperanto-Societo[7]
- Nepala Esperanto Asocio, aliĝis al UEA en UK 2006
- Pakistana Esperanto-Asocio (PakEsA)
- Vjetnama Esperanto-Asocio, fondiĝis en 1956, aliĝis al UEA en UK 1996
Honkonga Junulara Esperanto-Asocio estas sekcio de TEJO[8]
Eŭropo
[redakti | redakti fonton]38 asocioj
- Albana Esperanto-Asocio (AEA)
- Armenia Esperantista Unuiĝo[9]
- Aŭstria Esperanto Federacio (AEF)
- Belga Esperanto-Federacio (BEF), fondita en 1962 kiel kunfandiĝo de Belga Ligo Esperantista kaj Flandra Ligo Esperantista
- Esperanto-Ligo de Bosnio kaj Hercegovino, aliĝis en 1955, malaliĝis en 1956, kaj realiĝis en 1992
- Esperanto-Asocio de Britio (EAB), al kiu estas aliĝinta la Esperanto-Asocio de Skotlando (EAS)
- Bulgara Esperanto-Asocio (BEA)
- Ĉeĥa Esperanto-Asocio, fondiĝis en 1969, aliĝis en 1970
- Dana Esperanto-Asocio (DEA)
- Esperanto-Asocio de Estonio, fondita en 1922 kaj 1988, aliĝis al UEA en 1990[10]
- Esperanto-Asocio de Finnlando, aliĝis en 1939 al IEL, havis aligitajn membrojn ĝis 1940, realiĝis en 1955
- Unuiĝo Franca por Esperanto (UFE), nomita Espéranto-France en la Franca
- Germana Esperanto-Asocio, aliĝo en 1934 kaj 1955
- Helena Esperanto-Asocio (HEA)
- Hispana Esperanto-Federacio (HEF)
- Hungara Esperanto-Asocio (HEA), fondita kiel Hungarlanda Esperanto-Societo en 1911, unuiĝinta kun HESL en 1947, nefunkcio dum 1950-1956, en 1956 fondita Hungara Esperanto-Konsilantaro, ekde 1960 nomo Hungara Esperanto-Asocio; aliĝis al IEL en 1936 kaj al UEA en 1961
- Esperanto-Asocio de Irlando La unua Esperanto-Asocio en Irlando estis ‘Grupo Esperantista Dublina’ fondita en 1905. Sekvis ĝin en 1907 ‘Irlanda Esperanto-Asocio’. Aliĝo al UEA en 1979 post reorganizado sub la nuna titolo
- Islanda Esperanto-Asocio, aliĝo en 1975
- Itala Esperantista Federacio (IEF), aliĝo al UEA en 1934, al IEL en 1946
- Kartvelia Esperanto-Asocio[11]
- Kroata Esperanto-Ligo (KEL), aliĝis en 1949 (kiel "Kroatia Esperanto-Ligo"), malaliĝis en 1956, kaj realiĝis en 1992
- Latvia Esperanto-Asocio, fondita en 1988, aliĝis al UEA en 1989
- Litova Esperanto-Asocio, fondita en 1919 kaj 1988, aliĝis al UEA en 1989
- Luksemburga Esperanto-Asocio, aliĝis al UEA en 1976
- Makedonia Esperanto-Ligo[12]
- Malta Esperanto-Asocio, aliĝis en 1978; malgraŭ dumtempa nemencio en la Jarlibro denove Landa Asocio[13]
- Esperanto Nederland, transprenis statuson de Landa Asocio en 1994
- Norvega Esperantista Ligo (NEL), aliĝis en 1934[14]
- Pola Esperanto-Asocio (PEA), konstato de ne-plu-aliĝinteco en 1952, realiĝo en 1955
- Portugala Esperanto-Asocio (PEA)
- Esperanto-Asocio de Rumanio, fondita en 1907 kaj 1990, aliĝis en 1995
- Rusia Esperantista Unio (REU)
- Serbia Esperanto-Ligo (SEL), aliĝis en 1952, malaliĝis en 1956 kaj realiĝis en 1992
- Slovakia Esperanta Federacio (SKEF) fondiĝis en 1997, aliĝis en 1998 (antaŭe SEA, antaŭe EA SSR)
- Slovenia Esperanto-Ligo, aliĝis en 1949, malaliĝis en 1956, kaj realiĝis en 1992
- Sveda Esperanto-Federacio (SEF)
- Svisa Esperanto-Societo (SES), fondita en 1903
- Ukrainia Esperanto-Asocio (UkrEA), fondita en 1989, aliĝis en 1990
Listo de eksaj Landaj Asocioj de UEA
[redakti | redakti fonton]- Esperanto-Asocio de Norda Ameriko, eksigita en 1956, nevole favora al Esperanto-Ligo por Norda Ameriko
- Belga Ligo Esperantista en 1962 favore al Belga Esperanto-Federacio
- Jugoslavia Esperanto-Ligo, poste Jugoslavia Esperanto-Federacio
- Maroka Esperanto-Asocio, 1945-ĉ.1960
- Flandra Ligo Esperantista, 1947-1962, favore al Belga Esperanto-Federacio
- Esperantista Grupo de Monako, poste Esperanto-Grupo de Monako, 1959-ĉ. 1980.[15]
- Esperanto-Asocio de GDR, 1976-1991
- Sovetrespublikara Esperantista Unio, en 1991 transformiĝis al Rusia Esperantista Unio
Historio de la aliĝoj
[redakti | redakti fonton]Naciaj societoj en Ko-Ro 1922-1932
[redakti | redakti fonton]En la Helsinki-sistemo eblis aliĝi al Konstanta Reprezentantaro de la Naciaj Societoj. Dum la kunsido de ICK, UEA kaj Konstanta Reprezentantaro de la Naciaj Societoj en Prago, 16an kaj 17an de aprilo 1927, ĉeestis la reprezentantoj de la sekvaj 15 organizaĵoj: Aŭstria Esperanto-Delegitaro, Belga Ligo Esperantista, Ĉeĥoslovaka Asocio Esperantista, Germana Esperanto-Ligo en Ĉeĥoslovakio, Centra Dana Esperantista Ligo, Danziga Esperanto-Asocio, Germana Esperanto-Asocio, Franca Societo por la Propagando de Esperanto, Hungarlanda Esperanto-Societo, Nederlanda Societo Esperantista "LEEN", Pola Esperanto-Asocio, Rumana Esperanto-Societo, Sudslava Esperanto-Ligo, Sveda Esperanto-Federacio, Svisa Esperanto-Societo.[16]
En la kunsido de la Ĝenerala Estraro de la Esperanto-Movado en la UK 1930 estis reprezentantoj de la sekvaj 19 organizaĵoj: Esperanto-Asocio de Norda Ameriko, Aŭstria Esperanto-Asocio, Belga Ligo Esperantista, Brita Esperanto-Asocio, Bulgara Esperanto-Asocio, Ĉeĥoslovaka Asocio Esperantista, Germana Esperanto-Ligo en Ĉeĥoslovakio, Danciga Esperanto-Asocio, Germana Esperanto-Asocio, Franca Societo por la Propagando de Esperanto, Hungarlanda Esperanto-Societo, Itala Esperantista Federacio, Nederlanda Societo Esperantista "LEEN", Norvega Esperantista Ligo, Pola Esperanto-Delegitaro, Rumana Esperanto-Societo, Esperanto-Ligo Saar, Sveda Esperanto-Federacio, Svisa Esperanto-Societo.[17]
Naciaj societoj en Universala Federacio Esperantista 1933
[redakti | redakti fonton]Ĝis januaro 1933 akceptis la statuton de Universala Federacio Esperantista la jenaj 8 societoj: Brita Esperanto-Asocio, Societo Franca por la Propagando de Esperanto, Itala Esperanto-Federacio, Sveda Esperanto-Federacio, Centra Dana Esperantista Ligo, Hispana Esperantista Asocio, Kataluna Esperantista Federacio, Hungarlanda Esperanto-Societo.
Je 22a de marto 1933 aldoniĝis krome 3 asocioj: Brazila Esperantista Ligo, Litova Esperanto-Asocio, Saarteritoria Esperanto-Ligo.[18]
Landaj asocioj aliĝintaj en 1934-1936
[redakti | redakti fonton]Per la statuto de 1934 unuafoje UEA ebligis la aliĝon de Landaj Asocioj. Kvankam la Interkonsento de Kolonjo pri la integrigo de la Landaj Asocioj estis subskribita jam en 1933, la aliĝoj okazis nur ekde aprilo 1934.
- 1934, aprilo (12 asocioj): Aŭstria Esperanto-Asocio, Belga Ligo Esperantista, Brita Esperanto-Asocio, Ĉeĥoslovaka Asocio Esperantista, Centra Dana Esperantista Ligo, Hungarlanda Esperanto-Societo, Nederlanda Societo Esperantista "LEEN", Norvega Esperantista Ligo, Pola Esperanto-Delegitaro, Rumana Esperanto-Societo, Sveda Esperanto-Federacio, Svisa Esperanto-Societo.
- UK 1934: Akceptitaj kun rezervo (2 asocioj): Germana Esperanto-Asocio, Itala Esperanto-Federacio
Aliĝoj al Internacia Esperanto-Ligo
[redakti | redakti fonton]La Ĝeneva UEA (1936-1947) ne havis Landan Asocion, krom la svisa kiu restis oficiale ĝis 1938, kaj la neaktivaj en Hispanio kaj Katalunio. Aliĝoj dum tiu epoko okazis nur al Internacia Esperanto-Ligo, eĉ se la posta Jarlibro de UEA indikas ekzemple "UEA 1946" ĉe la argentina ligo. Entute aliĝis ĝis 1946 sume 26 asocioj, sed kelkaj forfalis dum la antaŭmilita kaj milita tempo. Notindas la aliĝo de ekstereŭropaj asocioj: EANA (Usono, 1936, jam antaŭe membro en internacia tegmenta organizaĵo), Brazila Ligo (1936), Japana Esperanto-Instituto (~1936), Aŭstralia Esperanto-Asocio (1942), Maroka Esperanto-Asocio (1945) kaj Argentina Esperanto-Ligo (1946).
- 1936-10-05: Aŭstria Esperanto-Asocio
- 1936-10-21: Societo Franca por la Propagando de Esperanto
- 1936-10-28: Reĝa Belga Ligo Esperantista, Sveda Esperanto-Federacio
- 1936-11-05: Centra Dana Esperantista Ligo, Germana Esperanto-Ligo en Ĉeĥoslovaka Respubliko
- 1936-11-12: Norvega Esperantista Ligo
- 1936-11-18: Pollanda Esperanto-Delegitaro
- 1936-? Nederlanda Esperanto-Asocio "LEEN"
- 1936-? (deka oficiala informilo) Esperanto-Asocio de Norda Ameriko
- 1936-12-09: Brazila Ligo Esperantista
- 193? (deksesa o.i.) Japana Esperanto-Instituto
- 193? (deksepa o.i.) Esperanto-Asocio de Ĉeĥoslovaka Respubliko
- (1937) Itala Esperantista Federacio "jam oficiale kunlaboris kun IEL"
- 1937-02-10: Hungara Esperanto-Federacio, "la unua kiu antaŭe ne en UEA"[19]
- 1938: Svisa Esperanta Societo, Helena Esperanto-Asocio, Jugoslavia Esperanto-Ligo
- 1939: Esperanto-Asocio de Finnlando[20]
- 1942: Aŭstralia Esperanto-Asocio
- 1945: Maroka Esperanto-Asocio (fond. 1944)[21]
- 1946: Argentina Esperanto-Ligo, Bulgara Esperanto-Asocio, Esperanto-Asocio en Ĉeĥoslovaka Respubliko, Itala Esperanto-Federacio, Jugoslavia Esperanto-Federacio,[22]
Ŝanĝoj en 1947-1962
[redakti | redakti fonton]Malgraŭ la kunfandiĝo de 1947, la aliĝoj de Landaj Asocioj al IEL pluvalidis ankaŭ en la kunfandita UEA. Jam en 1947 la regulo unu lando - unu asocio estis lezita, per la flandra aliĝo, kaj sekve rilate al jugoslaviaj asocioj. Ekde 1949 UEA komencis perdi la moskvo-blokajn asociojn, kiuj poste nur malrapide iom post iom revenos.
- 1947: Aliĝo de Flandra Ligo Esperantista
- 1948: Aliĝo de Pola Esperanto-Asocio
- 1948: En tiu ĉi jaro UEA havis 19 aliĝintajn Landajn Asociojn, "sen du landaj asocioj en Jugoslavio" (laŭ EeP) [23]
- 1949: Realiĝo de Aŭstria Esperanto-Asocio; aliĝo de Kroatia Esperanto-Ligo kaj Slovenia Esperanto-Ligo[24]
- 1950: Hispana Esperanto-Federacio[25]
- 1952: Aliĝo de Serbia Esperanto-Ligo;[26] Pola Esperanto-Asocio konsiderata ne plu aliĝinta
- 1955: Realiĝoj de Germana Esperanto-Asocio, Esperanto-Asocio de Finnlando kaj Pola Esperanto-Asocio
- UK 1955: Aliĝo de Esperanto-Ligo de Bosnio kaj Hercegovino.
- 1955: En tiu ĉi jaro UEA havis 22 aliĝintajn Landajn Asociojn (laŭ EeP) [23]
(Laŭ la supra listigo inter 1948 kaj 1955 okazis 9 (re)aliĝoj kaj unu malaliĝo, sume 8. Kontraste laŭ la informoj en EeP la suma nombro estis 19 en 1948 kaj 22 en 1955, nur 3. Estas do malkongruo inter tiuj nombroj.)
- 1956: Realiĝo de Japana Esperanto-Instituto kaj Bulgara Esperanto-Asocio; Jugoslavia Esperanto-Federacio restas sola Landa Asocio aliĝinta el Jugoslavio[27]
- 1958/1959: Esperantista Grupo de Monako[28]
- 1960: Aliĝoj de Kanada Esperanto-Asocio, Esperantista Asocio de Madagaskaro[29]
- UK 1960: Aliĝo de Helena Esperanto-Asocio
- 1960/1961: Maroka Esperanto-Asocio forvelkis[30]
- 1961: Aliĝo de Esperanto-Ligo en Israelo
Ŝanĝoj en 1962-1974
[redakti | redakti fonton]La reveno de la hungara asocio markas certan "normaliĝon" en orienta Eŭropo, ĉar per tio estis aliĝintaj la tri klasikaj asocioj en tiu regiono: la pola, la bulgara kaj la hungara. La UEA-politiko rilate al la regulo unu lando - unu asocio estis ambigua: en Belgio la problemo supervenkiĝis (pro internbelgiaj kaŭzoj), en Brazilo UEA akceptis duan asocion.
- 1962: Aliĝo de Hungarlanda Esperanto-Asocio; Belga Esperanto-Federacio anstataŭas du antaŭajn asociojn el Belgio: Belga Ligo Esperantista kaj Flandra Ligo Esperantista.
- 1964: Laŭ EeP en la jaro 1964 UEA havis 29 aliĝintajn Landajn Asociojn.[23]
- 1970: Aliĝo de Ĉeĥa Esperanto-Asocio, Esperanto-Asocio de Suda Afriko (aprilo),[31] Esperanto-Asocio de Irlando.[32]
- 1971: Laŭ EeP en la jaro 1971 UEA havis 34 aliĝintajn Landajn Asociojn.[23]
(Laŭ la supra listo inter 1964 kaj 1971 aliĝis 3 asocioj. Kontraste EeP notas 29 por 1964 kaj 34 por 1971, kresko je 5 asocioj; estas do malkongruo.)
- 1973: Aliĝo de Kultura Kooperativo de Esperantistoj (fondita 1951) el Brazilo; proteste eksiĝis la jama Landa Asocio Brazila Esperanto-Ligo (fondita 1907)
Ŝanĝoj en 1974-1989
[redakti | redakti fonton]Sub la prezidantecoj de Humphrey R. Tonkin kaj Grégoire Maertens aliĝis kaj ondo da sudamerikaj asocioj, kaj la restintaj de la komunisma mondparto (ekz. la ĉina kaj la soveta).
- 1975: Aliĝo de Islanda Esperanto-Asocio
- 1976: Aliĝoj de Asocio de Esperantistoj en Slovaka Socialisma Respubliko kaj Esperanto-Asocio de GDR, kiu en 1991 ĉesis ekzisti favore al Germana Esperanto-Asocio; unueca Korea Esperanto-Asocio anstataŭas antaŭan asocion el la Respubliko de Koreio
- 1978: Aliĝoj de Meksikia Esperanto-Federacio, Venezuela Esperanto-Asocio, Brazila Esperanto-Ligo, Perua Esperanto-Asocio, Malta Esperanto-Societo - en tiu ĉi jaro UEA havis 40 aliĝintajn Landajn Asociojn[33]
- 1979: Aliĝo de Portugala Esperanto-Asocio
- UK 1979: Aliĝo de Ĉilia Esperanto-Asocio
- 1980: Aliĝo de Ĉina Esperanto-Ligo
- UK 1989: Aliĝoj de Sovetrespublikara Esperantista Unio, Litova Esperanto-Asocio, Latvia Esperanto-Asocio
- 1989: Aliĝoj de Pakistana Esperanto-Asocio, Kotdivuara Esperanto-Asocio
Ŝanĝoj ekde 1990
[redakti | redakti fonton]Pro la disfalo de Jugoslavio kaj Sovetunio alvenis aro da novaj asocioj, sed ankaŭ el la t.n. tria mondo.
- UK 1990: Aliĝo de Ukrainia Esperanto-Asocio, Esperanto-Asocio de Estonio
- 1991: Esperanto-Asocio de GDR ĉesas ekzisti, ekde tiam Germana Esperanto-Asocio estas la sola Landa Asocio en Germanio; Sovetrespublikara Esperantista Unio transformiĝas al Rusia Esperantista Unio
- 1992: Aliĝo de Esperanto-Ligo de Bosnio kaj Hercegovino, Kroata Esperanto-Ligo, Serbia Esperanto-Ligo, Makedonia Esperanto-Ligo, Slovenia Esperanto-Ligo
- Urugvaja Esperanto-Societo[34]
- 1995: Aliĝo de Esperanto-Asocio de Rumanio, Unuiĝo Togolanda por Esperanto, fondita en 1987
- 1996: Aliĝo de Federacio Esperanto de Barato, fondita en 1982
- UK 1997: Aliĝo de Armenia Esperanto-Asocio, fondita en 1991
- 1998: aliĝo de Slovakia Esperanta Federacio, fondita en 1997
- 2001: Aliĝo de Asocio de Beninaj Esperantistoj, fondita en 1996
- UK 2006: Aliĝo de Nepala Esperanto-Asocio
- UK 2007: Aliĝo de Asocio de Esperantistoj de Taĝikio fondita en 2005
- UK 2008: Aliĝo de Association Nationale d'Esperanto au Burundi
- UK 2009: Aliĝo de Mongola Esperanto-Societo, fondita en 1970
- UK 2013: Aliĝo de Albana Esperanto-Asocio, fondita en 1991
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Krom Brazila Esperanto-Ligo, en Brazilo ankaŭ Esperanto-Asocio de San-Paŭlo estas aliĝ-peranto por UEA.
- ↑ UEA
- ↑ UEA
- ↑ UEA
- ↑ UEA
- ↑ UEA
- ↑ UEA
- ↑ UEA
- ↑ UEA
- ↑ Laŭ uea.org Arkivigite je 2013-09-14 per la retarkivo Wayback Machine ĝi aliĝis en 1934, sed fakte ĝi ne aperas en la aktoj tiam. En 1936 la Estraro de UEA malakceptis aliĝpeton, ĉar ĝi ne volis pagi la plenan kotizon. Vd. AdUEA: T02-010, Bastien-Kreuz 1934-1936, Protokolo de la Paska Kunveno de la Estraro de UEA en la Centra Oficejo, Ĝenevo, 11-an kaj 12-an de aprilo 1936, p. 6.
- ↑ UEA
- ↑ UEA
- ↑ Aliĝo: revuo Esperanto, septembro 1978, p. 160. Ne plu aperas en Jarlibro 1980.
- ↑ Tamen aliaj indikoj en JL 2007 ("1933") kaj uea.org[rompita ligilo] ("1935").
- ↑ Aliĝo: Jarlibro 1959, unua parto, p. 41. Ne plu en Jarlibro 1980.
- ↑ Laŭ ICK-cirkulero n-ro 28 (1927).
- ↑ Laŭ ICK-cirkulero.
- ↑ Laŭ Interna Cirkulero de ICK, n-ro 109.
- ↑ Ĉiuj antaŭ tiu ĉi piednoto laŭ Esperanto Internacia, marto 1937, p.41.
- ↑ Laŭ kongresraporto en Esperanto Internacia, 1939, septembro, p. 266. La Jarlibroj de IEL (unua parto) de 1940 ĝis 1946 mencias la finnan asocion sub la aliĝintaj asocioj, nur en Jarlibro de IEL-UEA, 1947, unua parto, p. 46, la finna asocio unuafoje ne plu estas "aliĝinta", sed nur "alia". Jarlibro de IEL, 1940, unua parto, p. 16-17, mencias 50 aligitajn membrojn, sed en Jarlibro de IEL, 1941, unua parto, p. 16/17, ne plu aperas finnaj aligitaj membroj, nur du MAH (Membroj-Abonantoj kun Heroldo), kaj en 1942-44 ne estis finnaj membroj entute, vd. Jarlibro de IEL, 1945, unua parto, p. 18-19.
- ↑ Esperanto Internacia, 1945, januaro-februaro, p. 13.
- ↑ Jarlibro de IEL, 1946 dua parto, p.9: "Aldonoj kaj ŝanĝoj post apero de la unua parto de la Jarlibro, 1946 … Aliĝintaj Landaj Asocioj Aldonu …" Ĉi tie menciita kiel aldono ankaŭ la maroka asocio.
- ↑ 23,0 23,1 23,2 23,3 Esperanto en perspektivo, 1974, p. 632.
- ↑ Jarlibro de UEA, 1949, dua parto ("Aldonoj kaj ŝanĝoj post apero de la unua parto …"). La aliĝo de tiuj du jugoslaviaj ligoj estis diskutata jam en decembro 1947, sed ne realigita ial. Vd. Cirkulero al la Komitatanoj, n-ro M 2, 1947-12-18.
- ↑ Laŭ JL 2007.
- ↑ Protokolo estrara kunsido, pasko 1952 (12a kaj 13a de aprilo), p. 45. (Akcepto de la aliĝo fare de la Komitato en UK 1952.)
- ↑ Vd. Jarlibro de UEA, 1956, dua parto, p. 27: "Kiel konate, siatempe la Komitato akceptis plurajn landajn asociojn el Jugoslavio (KEL, SEL, SLEL kaj JEF). Komence de 1956, pro interna reorganizo de JEF, tiu landa asocio reprezentos kiel sola landa asocio la esperantistaron de Jugoslavio en UEA. Sekve forfalas el la listo de aliĝintaj landaj asocioj la Kroatia, Slovenia, Serbia kaj Bosnia-Hercegovina Esperanto-Ligoj, sed restas sole Jugoslavia Esperanto-Federacio." - Verŝajne la bosnia-hercegovina ligo (malgraŭ la evidenta forgeso en la unua listigo) jes estis aliĝinta antaŭe, pro mencio kiel tia en 1956, vd. Jarlibro de UEA, 1956, unua parto, p. 17-22.
- ↑ Jarlibro de UEA, 1959, unua parto, p. 41. (Ankoraŭ ne la sama de 1958.)
- ↑ Jarlibro de UEA, 1960, dua parto, p. 32: aliĝpeto de la madagaskara asocio, akcepto aprobita en marto 1960. Havas ne komitatanon, nur observanton.
- ↑ Jarlibro de UEA, 1960, dua parto, p. 32: "Pro granda falo de la membronombro en Maroko, kaŭzita de la enlandaj cirkonstancoj, tiu Asocio verŝajne ne povos resti aliĝinta. En la nuna jaro ĝi ne havas komitatanon." En Jarlibro de UEA, 1961, unua parto, la maroka asocio ne plu aperas sub la aliĝintaj asocioj.
- ↑ Pri la Sud-Afrika asocio vd. Die neutrale Sprache, p. 358.
- ↑ Irlanda laŭ uea.org[rompita ligilo].
- ↑ Esperanto, 1978, septembro, p. 160.
- ↑ Laŭ Jarlibro 2007.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Universala Esperanto-Asocio
- Historio de UEA
- Esperanto-asocio, ankaŭ kun nelandaj asocioj
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]