Saltu al enhavo

Landa Biblioteko de Koburgo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Landa Biblioteko

Landa Biblioteko (germane: Landesbibliothek Coburg) estas regiona ŝtata kaj scienca biblioteko sub administrado de la Liberŝtato Bavario. Ĝi gastas je Kastelo Ehrenburg en Koburgo, Germanujo, unuigante i.a. ĉiujn historiajn kolektojn de eksaj dukoj kaj ties parencoj troviĝintaj enurbe.

Havas ĉi biblioteko ne tute 500 milojn da volumoj de aktuala kaj historia literaturoj kaj 400 manuskriptojn, 150 inkunablojn kaj ĉ. 6500 aŭtografojn. Kernkolektoj estis i.a. la iama Kortega kaj ŝtata biblioteko de Saksio-Koburgo kun ĉ. 55 miloj da libroj (de inter la 17-a kaj la 19-a jarcento) kaj la duka privata bilioteko kun 14.500 volumoj. Sed ankaŭ la historia biblioteko de la gimnazio Casimirianum (15 miloj da titoloj en 7500 volumoj; 16-a ĝis 18-a jc.) aŭ la biblioteko de la iama koburga kanceliero Johann Conrad von Scheres menciindas (kun multaj juraĵoj; 17-a jc.)

Krome oni ne forgesu la Luteran Bibliotekon kaj la librojn el la biblioteko de Kastelo Niederfüllbach. Ĉi laste menciitan fondis Leopoldo antaŭ 1831, un pli ol 500 ĉefaj agrikultura fakliteraturo. La Luteran Kolekton fondis princo Alberto de Saksio-Koburgo kaj Gotao memore al la restado de la reformanto sur Citadelo de Koburgo (850 volumoj, pl malnovaj presitaĵoj, malnovaj bibliografioj priluteraj).

Cedis oni al la biblioteko grandajn partojn de Kastelo Ehrenburg. La libroluprenadejo kaj la legadsalonejoj (sume ĉ. 270 m²) troviĝas en la unua supra etaĝo sun arthistorie altavaloraj ĉambroj. La libro-eldono faratas en la t.n. Pompeja Salonego, farite iam por impresi laŭ planoj de Johann Gottfried Gutensohn. La plafonbildojn de 1833 faris Antoni Conti kun la loka pentristo Heinrich Brückner.

La suda legadejo iam estis muzika halo, la norda akceptejo. Por ili liveris planojn la franco André-Marie Renié-Grétry, dume la pentristoj de la plafnoj en la suda legadejo estis supoze Manfred Heideloff, Carl Alexander Heideloff kaj Alois Keim. La internon de la Arĝenta Salonego (iam la refektorio) estas de Renié-Grétry (de 1817). La plafonbildoj estas certe de la Heideloff-oj kaj de Keim.

En 1735 estiĝis Andromeda Salonego por prelegoj, konferencoj kaj koncertoj. ĝi estis komence akceptejo kaj ekde 1898 loko por la duka privata bibliotekbretaro. La stukaĵojn faris Paolo Soldati (stilo Régence).

La stokejoj sur diversaj etaĝoj estis sekurigitaj (i.a. per ŝtalbetono) inter 1968 kaj 1981.[1] Kiam en la 1990-a jaro la Koburga Ŝtata Arkivo translokiĝis je la iama arsenalo, nova spaco estis disponigita. Belega estas krome la impresa granda shtuparo inter la diversaj etaghoj.

De la komenco de Kastelo Ehrenburg (1542/43) ekzistis libroj enkastele. Pro diversaj heredaĵ-dividoj en la kuro de la tempo alvenis ĉiam denove novaj kolektoj. La eble plej grava pligrandigo okazis inter 1764 kaj 1799 kiam regis la dukoj Ernesto Frederiko (Saksio-Koburgo-Saalfeld) kaj Francisko Frederiko. Ĉi lasta ankaŭ fondis la kuprogravuran kabineton de la artkolektoj de sur Citadelo de Koburgo.

De sekularigo komence de la 19-a jarcento Koburgo ne estis tuŝata ne estante parto de Bavarujo. Ĉefbibliotekistis inter 1801 kaj 1926 Friedrich Karl Forberg. Post abdiko de la monarkoj transprenis en 1919 la Koburga Landa Fondaĵo la tuton; ĝia tasko estis la sekurigo de ĉiuj kulturaĵoj de la pereinta duklando.[2] En 1972 ĝi fariĝis tutbavara koncerne la administradon.

Literaturo

[redakti | redakti fonton]
  • Silvia Pfister: "Die Stiftung übernimmt die Verwaltung und Erhaltung der bisherigen Hof- und Staatsbücherei". Che: Jahrbuch der Coburger Landesstiftung 2009. Coburg 2009, p. 159–174
  • Jürgen Erdmann: "Die Herzogliche Privatbibliothek Coburg als markantes Zeugnis nationaler und internationaler fürstlicher Kulturbeziehungen ab dem späten 18. Jahrhundert bis 1918". Che: Jahrbuch der Coburger Landesstiftung 2009, Coburg 2009, p. 1–124.
  • Jürgen Erdmann: Wettinische Fürstenbucheinbände der Renaissance in der Landesbibliothek Coburg, Koburgo 2016 (memeldonejo)

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
  1. Rolf Fuhlrott, Gerhard Liebers, Franz-Heinrich Philipp: Bibliotheksneubauten in der Bundesrepublik Deutschland 1968-1983. München 1983, ISBN 3-465-01567-3.
  2. Beck, Emil: Geschichte und Rechtslage der Coburger Landesstiftung. Disertacio, Erlangen 1967, p. 13; "Gesetz über die Verwendung des bisherigen Domänengutes und über die Errichtung einer Landesstiftung" (9.8.1919).