Laliŝ
Aspekto
Laliŝ | |||
---|---|---|---|
setlejo vd | |||
Administrado | |||
Demografio | |||
Geografio | |||
Geografia situo | 36° 46′ N, 43° 18′ O (mapo)36.77139743.303344Koordinatoj: 36° 46′ N, 43° 18′ O (mapo) [ ] | ||
Horzono | UTC 03:00 [ ] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Lalish [ ] | |||
Laliŝ, Lalesh, Laliş aŭ Lalişa Nûranî estas malgranda montara valo en la nordo de Irako, je 60 km nordokcidente de Mosulo. Ĝi estas sankta loko por la jezidoj ĉar en ĝi troviĝas la tombo de Adi ibn Musafir, sufia mistikulo kiu vivis en la 12-a jarcento. Temas pri unu el la plej elstaraj jezidaj mistikuloj.
Almenaŭ unufoje en la vivo, la jezidoj devas pilgrimi dum ses tagoj al Laliŝo por viziti la tombon kaj aliajn sanktajn lokojn. La lokaj jezidoj pilgrimas unu fojon jare okaze de la Festo de la Asembleo, inter aŭgusto kaj septembro.