Lagos, signife "lagoj", estas municipo je enfluejo de la rivero Bensafrim laŭlonge de Atlantiko, en la regiono Algarve, en plej suda Portugalio.[1] En 2011 estis 31 049 loĝantoj,[2] en areo de 212.99 km².[3] La ĉefa urbo de Lagos (kiu inkludas la kvartalojn São Sebastião kaj Santa Maria) havas proksimume 22 000 loĝantojn.[4] Tipe, tiuj nombroj ege pliiĝas dum la someraj monatoj, pro la influo de vizitantaj turistoj kaj sezonaj loĝantoj. Kvankam la majoritato de lokanoj loĝas ĉe la marbordo kaj laboras en turismo kaj servoj, la interna regiono estas dise loĝata, kaj la majoritato de tiuj lokanoj laboras en agrikulturo kaj forstado.
Lagos estas unu el la plej vizitataj urboj en Algarve kaj en Portugalio, pro sia vario de turism-allogaj strandoj, rok-formacioj (Ponta da Piedade), trinkejoj, restoracioj kaj hoteloj, famaj pro sia brila somera nokta vivo kaj festoj. Lagos estas ankaŭ historia centro de la epoko de Portugalaj malkovroj, ofta hejmo de Henriko la Navigisto, historia ŝipkonstruejo kaj samtempe, centro de la eŭropa sklavkomerco.[5] En 2012, pri veturoj retejo TripAdvisor, klasigis Lagos kiel numero unua por vetura destinado, en listo de tutmondaj "15 destinations on the rise".[6]
Samnoma Lagoso, Niĝerio, eble estis nomita laŭ tiu ĉi portugala urbo, ekde la epoko de la 15a jarcento, kiam Lagos, Portugalio, estis la ĉefa centro de la portugalaj marekspedicioj laŭ la afrika marbordo.
Paula, Rui Mendes (1992), Lagos: Evolução Urbana e Património, Lagos, Portugal: Câmara Municipal de Lagos, p. 392, ISBN 978-972-95676-2-9
Cardo, Mário (1998), Lagos Cidade: Subsídios para uma Monografia, Lagos, Portugal: Grupo dos Amigos de Lagos, p. 80
Coutingo, Valdemar (2008), Lagos e o Mar Através dos Tempos, Lagos, Portugal: Câmara Municipal de Lagos, p. 95
Cachão, M.; Terrinha, P.; Santos, A. (September 2005), "Meso-Cenozoic of the Algarve", Episodes, 28, Coimbra, Portugal: Universidade de Coimbra, pp. 179–180
Pais, J.; Legoinha, P.; Elderfield, H.; Sousa, L.; Estevens, M. (2000), "The Neogene of Algarve (Portugal)", Ciênçias da Terra, Lisbon, Portugal: Universidade Nova de Lisboa, pp. 277–288