Ladurbo
Ladurbo estas aro de dometoj konstruitaj per rekolektitaj materialoj tiel kiel lado, plasto, kartono aŭ eĉ disponeblaj rubaĵoj. Kutime situanta periferie de urbegoj, tiuj areoj estas precipe loĝataj de mizeraj civitanoj kiuj ne povas havigi al si pli komfortajn loĝejojn.
Nekonfuzenda estas la vortoj geto kaj ladurboj ĉar la unuaj emfazas areoj loĝataj de malsamdevenaj gentoj, sen riĉeca nocio. Ankaŭ diferencas la brazilaj faveloj, kiuj estas dumtempaj loĝejoj, dum la ladurboj estas dometoj, kies loĝantoj fojfoje loĝas tie dum jardekoj.
Kvankam tiuj kvartaloj aŭ urboj estas leĝe malpermesitaj, ili estas tolerataj pro manko de taŭgaj alternativoj. Tamen okazas ke tiuj domaroj kiuj elstaris en iesaj vakejoj estas malkonstruitaj de la aŭtoritatoj.
Statistikoj
[redakti | redakti fonton]Laŭ freŝdata raporto de UN (junio 2006), triono el la urbanoj loĝas en iaj laddomoj tuttere kaj 1,4 miliardo da homoj vivos en tiaj areoj en 2020.[1] En Afriko, la grandeco de tiaj areoj kreskiĝas je 4,5 % jare.
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Laŭ artikolo de la franca gazeto Le Monde, la 16-a de junio 2006, http://www.lemonde.fr/web/article/0,1-0@2-3220,36-784274@51-784345,0.html Arkivigite je 2006-07-02 per la retarkivo Wayback Machine