Saltu al enhavo

La senvestigo de Kristo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La senvestigo de Kristo (El Expolio) (1577–1579, oleo surtola, 285 × 173 cm, Sakristio de la Katedralo de Toledo) estas unu el plej famaj retableroj de El Greco, kiuj estas rekonataj pro siaj dinamikaj komponoj kaj kuraĝaj novigoj.

La senvestigo de Kristo aŭ hispane El Expolio estas pentraĵo komencita somere de 1577 kaj kompletigita en la printempo de 1579 por la retablo de la sakristio de la Katedralo de Toledo, kie ĝi ankoraŭ pendas. Ĝi estas unu el plej famaj verkoj de El Greco.[1] Dokumento datita de la 2-a de julio 1577 kiu aludas al tiu pentraĵo estas la plej frua mencio pri la estado de El Greco en Hispanio. La mendo por la pentraĵo estis atingita danke al la amikeco de El Greco ekde estado en Romo kun Luis, filo de Diego de Castilla, postenulo de la katedralo de Toledo. Castilla ankaŭ aranĝis alian ĉefan mendon por El Greco, kiun li prilaboris samtempe, nome la pentraĵoj por la toleda preĝejo de Santo Domingo el Antiguo.[2]

Por El Expolio (forvestigo) la pentristo ludas per koloro fokuse al la centra krista figuro kiel enorma tuttruĝa makulo. La kompono de la restantaj figuroj estas naturisma kaj ege kontrastas kun la krista figuro eĉ pro nuntempaj vestoj anstataŭ bibliepokaj. La malkonvena situo de la virgulino (sube, maldekstre) estis tialo de konflikto kun la katedralaj dungintoj, kiuj klopodis malpli pagi pro tia malkonvenaĵo. El Greko frontis ja konfliktojn kun siaj dungantoj aŭ pagantoj.[3]

  1. M. Lambraki-Plaka, El Greco-The Greek, pp. 43–44.
  2. Brown, p. 95
  3. Fernando Marías Franco, El Greco, Anaya, Madrido, 1991, paĝo 14.
  • Brown, Jonathan (ed.) (1982). "El Greco and Toledo", El Greco of Toledo (katalogo). Little Brown. ISBN 978-0-8212-1506-7
  • Clark, Kenneth. Looking at Pictures. New York: Holt Rinehart and Winston, 1960