La fera kalkanumo
La Fera Kalkanumo | ||
---|---|---|
Aŭtoro | Jack London | |
Eldonjaro | 1930 | |
Urbo | Lepsiko | |
Eldoninto | SAT | |
Paĝoj | 360 | |
La Fera Kalkanumo [1] (angle : The Iron Heel) estas romano de Jack London (1908). El la angla tradukis ĝin Georgo Saville. Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT) eldonis la 360-paĝan tradukaĵon en la jaro 1930.
Enhavo
[redakti | redakti fonton]Ĝi estas malutopia verko pri la eko de ekfaŝisma tiranado en Usono. Ĝi estas la romano, kie lia socialismo aperas pli malkaŝe. Por multaj legantoj, ĝi similas la posta 1984 de George Orwell, kaj Orwell-biografiisto Michael Shelden mencias, ke ĝi influis tiun.
La 7-a ĉapitro estas preskaŭ laŭlitera kopio de ironia eseo de Frank Harris.
Scienco-fikciemuloj taksas ĝin ĉefverko kaj pioniraĵo de la "mola scienco-fikcio" de la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kiu atentas socian kaj politikan ŝanĝon pli ol teĥnologian.
La novelo de Jack London The Scarlet Plague, kaj aliaj malgrandaj rakontoj, situas en malutopia estonteco tre similanta La Fera Kalkanumo, kvankam ne estas daŭro de personoj aŭ situoj.
Recenzoj
[redakti | redakti fonton]
|
|
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ tiele literumita en Enciklopedio de Esperanto
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Libroj de Jack London
- Esperanto-libroj aperintaj en 1930
- Eldonaĵoj de SAT
- Libroj aperintaj en 1908
- Sciencfikcio
- Verkoj el la esperantigita anglalingva literaturo
- Antverpena Fikcio-libraro
- Katalogo de Esperantomuzeo kaj Kolekto por Planlingvoj
- Katalogo de Heredaĵbiblioteko Hendrik Conscience
- Katalogo de Kataluna Esperanto-Asocio
- Katalogo de Universitato de Amsterdamo