La Mava Lingvo
Aspekto
La Mava Lingvo | |
---|---|
skribita verko | |
Aŭtoroj | |
Aŭtoro | Jorge Camacho |
Lingvoj | |
Lingvo | Esperanto |
Eldonado | |
Eldondato | 1999 |
Ĝenro | eseo |
La Mava Lingvo: Neologismoj kaj Malneologismoj en Esperanto (el mava, t.e. malbona) estas titolo de eseo verkita de Jorge Camacho, publikigita en 1999 en la libro Lingva Arto. De oktobro 2007 troviĝas iom aktualigita versio en la blogo de ĝia aŭtoro.
Ĝi estas parte respondo al la libro La Bona Lingvo, de Claude Piron. Jorge Camacho kritikas ideojn de Claude Piron.