La Ginebrosa
La Ginebrosa | |||
---|---|---|---|
municipality of Aragon (en) vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 44643 | ||
En TTT | Oficiala retejo [ ] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 192 (2023) [ ] | ||
Loĝdenso | 2 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 52′ N, 0° 8′ U (mapo)40.8701202-0.13489100000001Koordinatoj: 40° 52′ N, 0° 8′ U (mapo) [ ] | ||
Alto | 702 m [ ] | ||
Areo | 80,098785 km² ( 800 9.8 785 ha) [ ] | ||
Horzono | UTC 01:00 [ ] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo La Ginebrosa [ ] | |||
La Ginebrosa [laĥineBROsa] estas vilaĝo kaj municipo de la provinco Teruelo (nordorienta Hispanio), nome en la sudo de la nordorienta komarko Bajo Aragón, kies administracia ĉefurbo estas Alcañiz.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Ĝi estas je 143 km de Teruelo, provinca ĉefurbo, sur 702 msm de altitudo. La municipa teritorio estas tre longa en la sudo de la komarko en kiu ĝi limas kun almenaŭ ok aliaj municipoj inter kiuj Calanda norde. Ĝi estas laŭ la regiona ŝoseo A-1409 inter La Cañada de Verich nordoriente kaj Aguaviva sudokcidente, ambaŭ en la strio kie oni parolas la katalunan lingvon.
Historio
[redakti | redakti fonton]Gravaj restaĵoj atestas pri la pasinteco de la areo jam el iberoj kaj de epoko de araboj.
La konkero fare de kristanoj okazis en la 12-a jarcento kaj ĝi en 1272 ĝi apartenis al Blasco de Alagón. En 1291 Artal de Alagón donis rajtigan dokumenton al la lokanoj de La Ginebrosa. En 1414 ĝi estis regata de la Ordeno de la Hospitalo en ties filio de Castellote, poste de la Ordeno de templanoj, kaj poste estis posedo de la Ordeno de Sankta Johano de Jerusalemo en la 14-a jarcento. Poste ĝi estis de ties filio de Castellote kaj poste al la Ordeno de Kalatravo de Alcañiz. Komence de la 17-a jarcento, en 1613, ĝi perdis parton de sia teritorio pro sendependiĝo de Aguaviva kaj Mas de las Matas, ĝis tiam domaroj de La Ginebrosa.
Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj same en La Ginebrosa kie oni malaltiĝis ĝis nunaj 200 loĝantoj laŭlonge de la jarcento.
Aktualo
[redakti | redakti fonton]Bazo de ekonomio nun estas agrikulturo (ĉefe cerealoj, sed ankaŭ iom da fruktarboj, legomoj), brutobredado kaj sekva nutrindustrio. Nune gravas ankaŭ rura turismo.
Estas altiraĵoj en la urbo, nome la gotika preĝejo, panforno, neĝujoj, lavejo, kaj restaĵoj de muelejo kaj piedirado tra proksimaj naturaj lokoj ktp.