Kvinlatera ortodukupolo
Aspekto
Kvinlatera ortodukupolo | |
Speco | Solido de Johnson |
Verticoj | 20 |
Lateroj | 40 |
Listo de verticoj | 10 de 3.4.5.4 10 de 32.42 |
Edroj detale | 10 trianguloj 10 kvadratoj 2 kvinlateroj |
Geometria simetria grupo | D5h |
Propraĵoj | konveksa |
En geometrio, la kvinlatera ortodukupolo estas unu el la solidoj de Johnson (J30). Kiel la nomo sugestas, ĝi povas esti konstruita per kunigo de du kvinlateraj kupoloj (J5) laŭ ilia deklateraj bazoj. 36-grada turnado de unu kupolo antaŭ la aldono donas kvinlateran turnodukupolon (J31).
La kvinlatera ortodukupolo estas la tria en malfinia aro de ortodukupoloj.