Kurulo
Aspekto
Glareoledoj | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Kuruloj estas grupo de birdoj kiuj kun la glareoloj formas la familion de Glareoledoj. Ili havas longajn krurojn, mallongajn flugilojn kaj longajn pintajn bekojn subenkurvitajn. La plej nekutima eco inter birdoj klasitaj kiel vadbirdoj estas ke ili loĝas desertojn kaj similajn sekegajn regionojn.
Ili havas kamuflan plumaron kaj kaŭriĝas kiam ili estas alarmitaj pro minaco de eventualaj predantoj.
Kiel la glareoloj, la kuruloj troviĝas en plej varmaj partoj de la Malnova Mondo. Ili ĉasas insektojn per rapida kurado de kie venas la nomo.
La ino demetas 2-3 ovojn en grunda truo.
Specioj
[redakti | redakti fonton]- Krokodilgardulo aŭ Krokodilbirdo, Pluvianus aegyptius
- Kurbirdo, Cursorius cursor
- Teminka kurulo, Cursorius temminckii
- Hindia kurulo, Cursorius coromandelicus
- Ruĝa kurulo, Cursorius rufus
- Dustria kurulo, Rhinoptilus africanus
- Kolumbrusta kurulo, Rhinoptilus cinctus
- Bronzflugila kurulo, Rhinoptilus chalcopterus
- Bildokapa kurulo, Rhinoptilus bitorquatus