Kurima
Kurima | |
hungare: Kurima, rutene: Куріма | |
municipo | |
|
|
Oficiala nomo: Kurima | |
Lando | Slovakio |
---|---|
Regiono | Regiono Prešov |
Distrikto | Distrikto Bardejov |
Historia regiono | Supra Hungarujo |
Parto de | Ŝariŝo Makovica |
Montaro | Malaltaj Beskidoj |
Rivero | Topľa |
Situo | Kurima |
- alteco | 214 m s. m. |
- koordinatoj | 49° 13′ 33″ N 21° 27′ 11″ O / 49.22583 °N, 21.45306 °O (mapo) |
Areo | 15,89 km² (1 589 ha) |
Loĝantaro | 1 124 (31.12.2011) |
Denseco | 70,74 loĝ./km² |
Unua skribmencio | 1270 |
Horzono | MET (UTC 1) |
- somera tempo | MET (UTC 2) |
Poŝtkodo | 086 12 |
Telefona antaŭkodo | 421-54 |
Aŭtokodoj | BJ |
NUTS | 519456 |
Situo enkadre de Slovakio
| |
Situo enkadre de Regiono Prešov
| |
Vikimedia Komunejo: Kurima | |
Retpaĝo: kurima.eu | |
Portalo pri Slovakio |
Kurima (ankaŭ hungare) estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio.
Situo
[redakti | redakti fonton]Kurima situas laŭ rojo, laŭ traira flankovojo. Bardejov troviĝas je 17 km.
Historio
[redakti | redakti fonton]La loko estis loĝata jam antaŭ jarmiloj. La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1270. En 1427 102 familioj pagis impostojn. En la 15-a jarcento la poloj faris senhoma la vilaĝon. En la 16-a jarcento precipe judaj komercistoj alvenis. Tiutempe oni minadis oron. En 1707 vitrofarejo ekfunkciis. En 1787 944 vilaĝanoj loĝis en 142 domoj, en 1828 1390 vilaĝanoj en 161 domoj. En 1851 laŭ la tutlanda geografia libro taksis la vilaĝon unuaklasa (elstara). En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Kurima 983 homoj, (slovakoj en majoritato, germanoj en minoritato). En 1914 duono de la vilaĝo cindriĝis pro incendio. Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Sáros, al distrikto de Giraltovce, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. Komence de la ĉeĥoslovaka erao oni forprenis la grandbienojn kaj - kiel parceloj - disdonis ilin al la vilaĝanoj. En 1937 kulturdomo konstruiĝis. En 1944 pro la bataladoj multe da domoj ruiniĝis. En 1956 la vilaĝo ricevis kurenton, post 3 jaroj kolĥozo formiĝis. En 2001 vivis en Kurima 1066 homoj, (967 slovakoj, 91 ciganoj).
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- romkatolika gotika preĝejo el la 14-a jarcento, proksimume en 1700 ĝi rekonstruiĝis post incendio, turo alkonstruiĝis en 1864, en 1907 renovigita
- baroka tombeja kapelo de 1703, dufoje renovigita
- kastelo de familio Szirmay [sirmai] el la 19-a jarcento