Kukinsula kanbirdo
Kukinsula kanbirdo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Kukinsula kanbirdo
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Acrocephalus kerearako (Holyoak, 1974) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Kukinsula kanbirdo aŭ Kerearako (Acrocephalus kerearako) estas paserina birdo de la genro Acrocephalus aŭ kanbirdoj kiuj estas brunecaj birdoj kiuj loĝas en kareksejoj kaj apartenas al la familio de Akrocefaledoj, sed iam estis inkludataj en la grupo de Silviedoj.
Estas bruneca birdo pli malhela ĉe flugiloj kaj vosto. La frunto estas iom ebeneca; la beko sufiĉe longa kaj tre akrapinta. La bazo de la suba makzelo estas pli hela. En vizaĝo, kiel kutime inter kanbirdoj, estas malhela traokula strio kaj hela superokula strio.
Ĝi troviĝas kiel endemismo nur en la Kukinsuloj. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj sekaj arbaroj, marĉoj, kanejoj, indiĝenaj arbustaroj kaj ruraj ĝardenoj. Ĝi estas minacata pro habitatoperdo. Ekzemple ĉe Mangaia, estas vario de enmetitaj specioj inklude la agresema Komuna minao Acridotheres tristis (ĉirkaŭ 9,000 birdoj), katoj kaj ratoj (ambaŭ la Pacifika rato Rattus exulans kaj la Nigra rato R. rattus), kaj klarigado por agrikulturo kaj paŝtado de kaproj kaŭzas la habitatodetruon kaj fragmentadon.
Fonto
[redakti | redakti fonton]- BirdLife International 2004. Acrocephalus kerearako. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Konsultita la 10an de julio 2007.
|