Krompach
- Eble vi serĉas: Krompachy – urbon en Slovakio.
Krompach (Krompach v Čechách) | |||
germane Krombach | |||
municipo | |||
Placo en Krompach, en fono iama kastelo
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Krompach | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Liberec | ||
Distrikto | Distrikto Česká Lípa | ||
Administra municipo | Cvikov | ||
Historiaj regionoj | Bohemio, Sudetio | ||
Parto de | PPR Luzacia montaro | ||
Montaro | Luzacia montaro | ||
Najbaras kun | Jonsdorf Germanio | ||
Situo | Krompach | ||
- alteco | 476 m s. m. | ||
- koordinatoj | 50° 49′ 41″ N 14° 42′ 06″ O / 50.82806 °N, 14.70167 °O (mapo) | ||
Katastro | 6,89 km² (689 ha) Krompach | ||
Loĝantaro | 178 (2024) | ||
Denseco | 25,83 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1391 | ||
Horzono | MET (UTC 1) | ||
- somera tempo | MET (UTC 2) | ||
Poŝtkodo | 471 57 | ||
NUTS 3 | CZ051 | ||
NUTS 4 | CZ0511 | ||
NUTS 5 | CZ0511 561738 | ||
Katastraj teritorioj | 1 | ||
Partoj de municipo | 3 | ||
Bazaj setlejunuoj | 3 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Vikimedia Komunejo: Krompach | |||
Retpaĝo: www.obec-krompach.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio |
Krompach (germane Krombach aŭ antaŭe Krummbach), ankaŭ Krompach v Čechách estas municipo de Ĉeĥio situanta en distrikto Česká Lípa sur limoj kun Germanio, en nura centro de Luzacia montaro. Vivas ĉi tie 178 loĝantoj (2024).
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Oybin, Jonsdorf, Jablonné v Podještědí kaj Mařenice.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1391 kiel vilaĝo apartenanta al burgo Milštejn. Posedantoj de ĉi tiea ĉirkaŭaĵo ekde la 13-a jarcento estis Berkové z Dubé. La municipo estiĝis sur foje frekventata komerca pado kuniganta Bohemion kun Supra Luzacio. Ĝi estis kunigata kun la plej malnovaj muelejoj sur rojo Krompašský potok. Antaŭ la jaro 1549 ĝi estis konata kiel vitrofarista municipo, ĉar ĉi tie ekzistis ĝis fino de la 17-a jarcento "forno de schürer". Pli poste evoluis ankaŭ teksindustrio.
La devene germana vilaĝo ĝi estis post la dua mondmilito grandparte ellandigita.
Partoj de municipo
[redakti | redakti fonton]Nuntempo
[redakti | redakti fonton]La 21-an de decembro 2011 estis post longaj intertraktadoj solene malfermita ŝoseo por personaŭtomobiloj kun limpasejo inter Krompach sur la ĉeĥa kaj Jonsdorf sur la germana flanko. Kaŭzo de prokrastoj de la malfermo de limpasejo estas avera stato de omunikilo sur la ĉeĥa flanko. Sur veturilo kuŝis ŝtonegoj malhelpantaj al trafiko. Poste aperis problemoj kun trafika markigo sur la germana flanko. Sed la problemojn oni sukcesis solvi kaj la ŝoseon trafikigi.
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 1 960 |
1880 | 1 778 |
1890 | 1 682 |
1900 | 1 564 |
1910 | 1 490 |
1921 | 1 255 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 1 265 |
1950 | 428 |
1961 | 207 |
1970 | 158 |
1980 | 160 |
1991 | 121 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 139 |
2011 | 170 |
2014 | 151 |
2016 | 149 |
2017 | 152 |
2018 | 165 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2019 | 168 |
2020 | 168 |
2021 | 202 |
2022 | 163 |
2023 | 168 |
2024 | 178 |
Memorindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Meze de la municipo situas baroka preĝejo de 14 helpantoj en mizero el la jaro 1782.
- Sur loko de hodiaŭa gastejo situadis antaŭe senjora sidejo, el kiu konserviĝis du apodmuroj. La komplekso de la iamaj senjoraj konstruaĵoj de kastelo Krompach servis al administrado de tiu ĉi parto de ampleksa Senjorujo Zákupy. En unu el ili estas hodiaŭ lernejo kaj infana hejmo. La menciita gastejo subiĝis en novembro de 2012 al intence fondita incendio.
- Inter pluaj interesaj memorindaĵoj apartenas malnova germana tombejo.
Interesaĵoj en ĉirkaŭaĵo
[redakti | redakti fonton]Al la municipo dominas dumontopinta monto Hvozd kun alteco 750 metroj, belvedero kaj kabano sur la pinto. La pinto de Hvozd estas en najbara distrikto Liberec, sur katastro de municipo Heřmanice v Podještědí. Sur la katastro de Krompach estas aliaj altaj montoj kaj montetoj – dumontopinto Plešivec (658 m), Jánské kameny (604 m), Kulich (559 m), lima Háječek (524 m) aŭ sude Malý Ovčí vrch (492 m).
Pluaj fotoj
[redakti | redakti fonton]-
Baroka preĝejo de 14 helpantoj en mizero
-
Iama kastelo Krompach, hodiaŭ lernejo
-
Germana popola arkitekturo en Krompach
-
Malnova germana tombejo
-
Eksa gastejo ĉe la placo antaŭ incendio
|