Krøderen
Aspekto
Krøderen estas lago en Norvegio, en provinco Buskerud. Ĝi troviĝas en komunumoj de Flå kaj Krødsherad kaj nomata ankaŭ kiel Krøderfjord. Ĝi etendiĝas 41 km en nord-suda direkto de loko Krøderen. La plej alfluanto estas Hallingdalselva en nordo de la lago, la elfluo okazas tra Snarumselva ĉe suda fino de la lago.
Ĝi grandas 42,88 km², havas perimetron de 113,81 km kaj profundon de 119 m.
Ĉe Noresund (ĉe RV 7) ekzistas ponto super la lago; ĉe tiu parto, la lago larĝas nur 200 m.