Kovel
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Kovel (stacidomo). |
Kovel | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbo de provinca signifo historia reĝa urbo de Pollando-Litovio setlejo vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 45000–45014 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [ ] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 67 575 (2022) [ ] | ||||
Loĝdenso | 1 352 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 51° 13′ N, 24° 43′ O (mapo)51.21666666666724.716666666667Koordinatoj: 51° 13′ N, 24° 43′ O (mapo) [ ] | ||||
Alto | 172 m [ ] | ||||
Areo | 50 km² (5 000 ha) [ ] | ||||
Horzono | UTC 02:00 [ ] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Kovel [ ] | |||||
Kovel (ukraine Ковель, translit. Kovel’; ruse Ковель, pole Kowel, jide קאָוועל) estas urbo en Volina provinco, en nordokcidenta Ukrainio. Servante kiel administracia centro de la Kovel Rajon (distrikto), la urbo mem estis deklarita kiel urbo de oblasta gravo kaj ne estas parto de la rajono. En la popolnombrado de 2014 estis 69 342 loĝantoj. [1]
Kovel estis laŭlonge de la historio ĉu pola ĉu rusa, kun pola loĝantaro.
En la Dua Mondmilito, post la invado de Pollando fare de Nazia Germanio kaj poste, ties Operaco Barbaroso la germanoj murdis 18 000 judojn en Kovel, ĉefe dum aŭgusto kaj septembro 1942.
Ĉirkaŭ 8 000 judoj estis murditaj en arbaro proksime de Baĥiv la 19an de aŭgusto 1942 dum la nuligo de la geto de Kovel, establita la 25an de majo 1942. Judaj viktimoj estis transportitaj fervoje el Kovel al Baĥiv kie oni elfosis tombojn ĉe la fervojo. Fajte estis du getoj, unu ene de la urbo kaj alia en la kvartalo Pjaski. Totale estis 24 000 judoj, inter kiuj multaj rifuĝintoj. La juda komunumo ne plu ekzistis.[2][3]
En marto kaj aprilo 1944, Kovel estis loko de akra batalado inter la 5a SS Panzera Divizio Vikinga kaj la Ruĝa Armeo.
Dum la Volinia masakro, la urbo estis ŝirmejo por etnaj poloj, kiuj fuĝis el la genocido. En tiu periodo, Ukrainaj naciistoj murdis proksimume 3 700 polajn loĝantojn de la Kovela distrikto. Komence de la printempo 1944, la 27a Infanteria Divizio de la Pola Enlanda Armeo operaciis en la areo. Kovel estis konkerita de la Ruĝa Armeo en julio 1944.
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Loĝantaro de Ukrainio Чисельність наявного населення України (ukraine). Ŝtata servo de statistiko de Ukraino, p. 111 (2015-01-01). Arkivita el la originalo je 2018-07-13. Alirita 2024-03-23 .
- ↑ angle Bakhiv | Volyn - Yahad-In Unum. Alirita la 24-an de marto 2024
- ↑ angle Bakhiv (Kovel), ukraine БАХІВ, germane Bakhiv. Historio de la Judoj en Kovel. Alirita la 24-an de marto 2024