Kosmoobservado
Kosmoobservado aŭ Observada astronomio estas fako de astronomio, kies celo estas kolekti informojn pri la astroj, ricevante ties radiadojn : lumon, radioondojn, Ikso-radiojn... sed ankaŭ kosmajn radiadojn, neŭtrinojn kaj (eble en estonteco) gravitajn ondojn.
La observado de kosmo permesas kolekti donitaĵojn, el kiuj la ĉiela mekaniko kaj la astrofiziko konstruas teoriojn pri la universo. Aliaj observadoj permesas ĉu pravigi, ĉu malpravigi la teoriojn.
Tia astronomio baziĝas sur la uzado de instrumentoj kiuj permesas:
- mezuri la angulajn poziciojn de la astroj : alidado, astrolabo, sekstanto;
- plifortigi la vidkapablon, por igi videblaj malgrandajn aŭ mallumajn objektojn: lorno, teleskopo, fotilo;
- percepti kaj analizi radiadojn, kiujn la homa vido ne perceptos: spektrometro, radioteleskopo, malkovriloj de Infraruĝa radiado, Ikso-radio, gama-radiado, partikla radiado aŭ aliaj formo de radiadoj.
La tera atmosfero estas ĝeno kontraŭ la kosmoobservado: ĝi estas maltravidebla al radiadoj, krom de tiuj la videbla spektro, kaj ĝiaj turbuloj malklarigas la bildojn de astroj. Por tio estas oportuna sendi kosmoteleskopojn kaj kosmosondilojn eksteren de la atmosfero.
-
Radioteleskopo RT-70 en Ukraino
-
Teleskopo por ikso-radioj
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- france La modernaj observiloj (el "Clea") Arkivigite je 2009-05-03 per la retarkivo Wayback Machine