Saltu al enhavo

Kontraŭkoncipo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Kontraŭgenerilo)
monata provizo de kontraŭkoncipaj piloloj

Kontraŭkoncipo, naskoregado, famili-planado kaj aliaj similaj esprimoj referas al klaso de metodoj kiu celas eviti nedeziratan gravediĝon. Ĉi tiu artikolo estas por diskuto de la filozofio kaj politiko de kontraŭkoncipo. Por la metodoj vidu la apartan artikolon kontraŭkoncipiloj.

Plani kaj provizi naskolimigon nomiĝas familiplanado.[1] Sekura seksumado, ekzemple uzante kondomon, povas helpi preventi transiron de sekse kontaĝaj malsanoj.[2][3] Kontraŭkoncipo en evoluantaj landoj jam reduktis la nombron da patrinaj mortoj 44% (proksimume 270.000 evititaj mortoj en 2008) sed povus preventi 73% se la tuta postulo por naskoregado estus plenumita.[4][5] Ĉar gravediĝo de junulino havas pli altan riskon de malfavoraj rezultoj, ekzemple antaŭtempa nasko, malalta naskopezo, kaj morto de la bebo, junuloj bezonas ampleksan seksedukadon kaj aliron al servoj pri reprodukta sano, inklude kontraŭkoncipon.[6][7] Plilongigante la tempon inter gravediĝoj, kontraŭkoncipo povas plibonigi la rezultojn por plenkreskaj virinoj kaj la pluvivon de iliaj infanoj.[4]

Oni uzas kontraŭkoncipon ek de antikvaj epokoj, sed efikaj kaj sendanĝeraj metodoj fariĝis disponeblaj nur en la 20-a jarcento.[8] Por iuj homoj, kontraŭkoncipo implicas moralajn aferojn, kaj multaj kulturoj limigas aliron al kontraŭkoncipo pro moralaj kaj politikaj pretekstoj.[8] Proksimume 222 milionoj da virinoj kiuj deziras eviti gravediĝon en evoluantaj landoj ne uzas modernajn kontraŭkoncipilojn.[9][10] Kontraŭkoncipo pliigas ekonomian kreskadon pro la malpli alta nombro da dependaj infanoj, pliaj virinoj en la laboristaro, kaj malalta konsumado de malabundaj rimedoj.[11][12] La enspezado, posedaĵoj, korpa masindekso de virinoj, kaj la edukado kaj korpa masindekso de iliaj infanoj, ĉiuj konsiderinde pliboniĝas kun pli facila aliro al kontraŭkoncipo.[11]

Ĝis la 19-a jarcento

[redakti | redakti fonton]

Antikva Mezopotamio, Egipto kaj Romo

[redakti | redakti fonton]

Limigi naskojn kaj infanmurdi estis konate en Mezopotamio kaj en Antikva Egiptio. Unu el la plej fruaj dokumentoj kiu klare referas al kontraŭkoncipo estas la Kahuna Ginekologia Papiruso de ĉirkaŭ 1850 AKE. En ĝi oni priskribis diversajn kontraŭkoncipajn pesariojn, inklude de akacia gumo, kiu, laŭ lastatempa esplorado, havas spermicidajn atributojn kaj estas ankoraŭ uzata en kontraŭkoncipaj ĝeloj. Aliaj kontraŭkoncipaj metodoj menciitaj en la papiruso inkludas la aplikon de gumecaj substancoj por kovri la "buŝon de la utero" (t.e. la cerviko), miksaĵo de mielo kaj natria karbonato aplikenda al la interno de la vagino, kaj pesario farita el krokodila fekaĵo. Laktado (mamnutrado) de ĝis tri jaroj ankaŭ estis uzata cele al preventi gravediĝon en Antikva Egiptio. [13]

Plantoj kun kontraŭkoncipaj atributoj estis uzataj en Antikva Grekio ekde la 7-a jarcento AKE kaj dokumentitaj de multaj antikvaj verkistoj pri ginekologio, ekzemple Hipokrato. La botanisto Teofrasto dokumentis la uzadon de silfio, planto konata pro ĝiaj kontraŭkoncipaj kaj abortigaj atributoj. La planto kreskis nur sur malgranda strio de tero apud la marborda urbo Kireno en nuna Libio. Malsukcesis provoj kreskigi ĝin aliloke. Ĝia prezo pliiĝis pro la alta postulo, pro kiu ĝi valoris "pli ol ĝia pezo en arĝento" ĝis la unua jarcento AKE. La alta postulo finfine rezultigis ĝian malaperon dum la tria aŭ dua jarcento AKE.[14] Asafetido, proksima parenco de silfio, ankaŭ estis uzata pro ĝiaj kontraŭkoncipaj atributoj.[15] Aliaj plantoj ofte uzataj en Antikva Grekio inkludas speciojn de daŭko (Daucus carota), saliko, daktilo, granato, mento, artemizo, mirho, kaj ruto. Iuj el tiuj plantoj estas venenaj kaj antikvaj grekaj dokumentoj specifis sendanĝerajn dozojn. Modernaj esploroj konfirmis la kontraŭkoncipajn ecojn de multaj el tiuj plantoj, ekzemple konfirmante ke daŭko havas postkoitajn kontraŭfekundajn atributojn. Oni ankoraŭ uzadas daŭkon en Barato. Same kiel siaj najbaroj la antikvaj grekoj, la antikvaj romianoj praktikis kontraŭkoncipon kaj abortigon.[13]

Antikva Israelo

[redakti | redakti fonton]

La kristana Biblio (Genezo 38:9) referencas al interrompita koito, kiel metodo kontraŭkoncipa kiam Onan "envenante al la edzino de sia frato, li elverŝadis la semon sur la teron, por ne doni idaron al sia frato".

La juda Talmudo diras ke "estas tri virinoj kiuj devas kunvivi kun spongo: neplenaĝulino, gravedulino, kaj virino kiu mamnutras bebon". Postaj komentarioj klarigas ke la "spongo" estis sorba materialo, ekzemple el kotono aŭ el lano, cele al malhelpi spermon.[16]

Antikva Ĉinio

[redakti | redakti fonton]

En la 7-a jarcento AKE, la ĉina kuracisto Majstro Tung-hsuan dokumentis kaj koiton sen spermelĵeti kaj koiton obstrukcan, en kiu oni celas preventi elĵeti spermon dum koitado. Tamen oni ne scias ĉu oni uzis tiujn metodojn ĉefe por eviti gravediĝon aŭ por konservi la jangon de la viro. En la sama jarcento Sun Ssu-mo dokumentis la "milon da ora kontraŭkoncipa preskribo" por virinoj kiuj ne plu volas naski infanojn. Tiu preskribo, kiu supozeble steriligas, estis farita el oleo kaj hidrargo kune varmigitaj por unu tago kaj estis konsumenda buŝe.[16]

Antikva Barato

[redakti | redakti fonton]

Hindoj uzis diversajn metodojn ek de antikveco, inkluzive de pocio farita el pulvorigita palmfolio kaj okreruĝa kreto, kaj de envaginaj supozitorioj faritaj el mielo, butergraso, roksalo aŭ de la semoj de la palasa arbo (Butea monosperma). Diversaj kontraŭkoncipaj preskriboj, ĉefe faritaj el plantoj, estas listigitaj en la 12-a-jarcenta Ratirahasya ("Secret of Love") kaj la Anangaranga ("The Stage of the God of Love").[16]

En la malfrua 9-a kaj frua 10-a jarcentoj, la persa kuracisto Muhammad ibn Zakariya al-Razi dokumentis interrompitan koiton, por preventi spermelĵeti, kaj la uzadon de supozitorioj por ŝtopi la cervikon, kiel kontraŭkoncipajn metodojn. Li priskribis nombron da supozitorioj, inklude de elefanta fekaĵo, brasiko, kaj peĉo, unuope aŭ kune.[17] Dum la sama periodo Ali ibn Abbas al-Majusi dokumentis la uzadon de supozitorioj faritaj el roksalo por virinoj por kiuj gravedeco danĝerus. En la frua 10-a jarcento, la persa multesciulo Abu Ali al-Hussain ibn Abdallah ibn Sina, konata en Eŭropo kiel Avicenna, inkludis ĉapitron pri kontraŭkoncipo en sia medicina enciklopedio arablingva La Kanonoj de Medicino, dokumentante 20 malsamajn metodojn por preventi koncipon.[16]

En moderna Eŭropo, scio pri plantaj abortigiloj kaj kontraŭkoncipiloj por regi fekundecon estas plejparte perdita.[18] Historiisto John M. Riddle konkludis ke oni povas atribui ĉi tiun rimarkindan perdon de baza scio al provoj de diversaj eŭropaj ŝtatoj pliigi la nombron da homoj tie, post la multaj mortoj kaŭzitaj de la pestoj kiuj komenciĝis en 1348 KE.[18] Laŭ Riddle, unu el la politikoj efektivigitaj de la eklezio kaj subtenataj de feŭdaj lordoj por detrui la scion pri kontraŭkoncipo estis persekuti "sorĉistinojn", akuŝistojn kiuj sciis pri plantaj abortigiloj kaj kontraŭkoncipiloj.[18][19][20]

Je la 5-a de decembro 1484, Papo Inocento III publikigis buleon Summis desiderantes affectibus, en kiu li asertis la ekziston de "sorĉistinoj" kaj fervore aprobis la Inkvizicion por "korekti, enkarcerigi, puni kaj riproĉi" sorĉistinojn "laŭ iliaj meritoj". En la buleo, li eksplicite akuzis la sorĉistinojn, ke ili "mortigis bebojn ankoraŭ en la utero de la patrino" (aborto) kaj "malhelpis al viroj seksumi kaj al virinoj koncipi" (kontraŭkoncipo).[21] Famaj tekstoj kiuj gvidis la persekutadon kaj instrukciis al juĝistoj pri kiel trovi kaj kondamni tiel nomatajn "sorĉistinojn" inkludas Malleus Maleficarum, kaj de Jean Bodin De la demonomanie des sorciers.[22] Malleus Maleficarum estas verkita de sacerdoto J. Sprenger (kiu naskiĝis en Rheinfelden, nun Svisio), kiun dungis la Papo esti la ĝenerala Inkvizitoro por Germanio ĉirkaŭ 1475, kaj H. Institoris, kiu tiam estis inkvizitoro por Tirolo, Bohemujo kaj Moravio. La aŭtoroj akuzis sorĉistinojn, krom aliaj aferoj, pri infanmurdo kaj ke ili havis la potencon ŝteli la penison de viroj.[23]

Barieraj metodoj, ekzemple la kondomo ekzistas multe pli longe, sed oni rigardis ilin ĉefe kiel rimedo por preventi seksume transdoneblajn malsanojn, ne gravediĝon. Casanova en la 18-a jarcento, estis unu el la unuaj raportitaj uzi "asekuran ĉapon" por preventi gravedigi siajn amatinojn.[24]

Subpremajn leĝojn pri kontraŭkoncipo daŭre uzis eŭropaj registaroj tra la periodo de merkantilismo kaj tiaj leĝoj formis la kernon de la strategio pliigi la popolnombron. La merkantilistoj argumentis ke granda popolnombro estis speco de riĉeco, ebligante krei pli grandajn merkatojn kaj armeojn. La intensa perforto dum la merkantilisma erao de la 17-a kaj 18-a jarcentoj en Eŭropo ŝajnas esti la rezulto de sukcesa politiko pligrandigi la popolnombron limigante la uzadon de kontraŭkoncipo. Tiel oni kreis grandegan nombron da junuloj. Tiu eksceso de junuloj siavice intensigis imperian ekspansion de eŭropaj imperioj.[25]

Kontraŭkoncipo estis disputata politika afero en Britio dum la 19-a jarcento. Maltusanistoj favoris limigi la popolnombron kaj tial rekomendis kontraŭkoncipon per organizoj, ekzemple la Maltusanisma Ligo, dum, pro diversaj kialoj, kontraŭis la ideon diversaj grupoj, de socialistoj ĝis la ŝtata religio.

Movado por regi naskojn

[redakti | redakti fonton]
a cartoon of a woman being chased by a stork with a baby
"Kaj la fripono ankoraŭ postsekvas ŝin", satira poŝtkarto de la Viktoriana epoko

En Britio la naskonombro malkreskis ek de preskaŭ 35,5 naskoj en 1000 dum la 1870-aj jaroj ĝis ĉirkaŭ 29 naskoj en 1000 ĝis 1900. Dum la kaŭzoj estas nekonataj, la 29% malkresko ene de generacio montras ke la kontraŭkoncipaj metodoj uzataj de tiamaj virinoj estis efikaj. La proceso kontraŭ Charles Bradlaugh kaj Annie Besant pro publikigo de la libro The Fruits of Philosophy (la fruktoj de filozofio) far Charles Knowlton popularigis la libron kaj instruis al multaj virinoj pri kontraŭkoncipo. Dum la ritma metodo ankoraŭ ne estis tute komprenata, kondomoj kaj diafragmoj faritaj el vulkanizita kaŭĉuko estis dependindaj kaj malmultekostaj.[26]

Kontraŭkoncipo estis leĝe permesata en Usono tra la plejmulto de la 19-a jarcento, sed en la 1870-aj jaroj la nacia Comstock-leĝo kaj diversaj ŝtataj Comstock-leĝoj malpermesis la distribuon de informo pri kontraŭkoncipo kaj la uzadon de kontraŭkoncipo.

La esprimon birth control (naskoregado) anglalingve popularigis Margaret Sanger kaj Otto Bobsein.[27][28] Sanger aktivis ĉefe en Usono, sed gajnis internacian reputacion ĝis la 1930-aj jaroj. Marie Stopes, aktivulo por naskoregado, starigis la unuan naskoregadan klinikon en Britio en 1921 kaj akceptebligis kontraŭkoncipon dum la 1920-aj jaroj priparolante ĝin en sciencaj terminoj, ankaŭ gajnis internacian reputacion. Stopes signife influis kaj helpis aperantajn movadojn por naskoregado en pluraj britaj kolonioj.[29]

"Naskoregado" estis alternativa termino al la tiam modaj terminoj "famili-limigado" kaj "libervola patrineco".[27][28] Famili-limigado referas al intencaj provoj de paroj por fini naskadon post la naskiĝo de la dezirata nombro da infanoj.[30] "Libervola patrineco" estis elpensita de feministoj en la 1870-aj jaroj kiel politika kritiko de "mallibervola patrineco" kaj esprimis deziron por emancipi virinojn.[31][32] Proponantoj por libervola patrineco malaprobis kontraŭkoncipon, argumentante ke virinoj devus partopreni seksumadon nur por la celo naski infanon kaj rekomendis detempaltempa aŭ daŭra abstino.[33] Kontraste, la movado por naskoregado rekomendis kontraŭkoncipon por ebligi koitadon laŭvole sen la risko de gravediĝo.[34] Emfazante "regadon", la movado por naskoregado argumentis ke virinoj devus regi sian reproduktadon; la movado havis intimajn ligojn al feminismo. Sloganoj, ekzemple "regi niajn proprajn korpojn", kritikis viran dominadon kaj postulis la liberigadon de virinoj, kroma signifo kiu mankas en familiplanado, popolnombra regado, kaj eŭgeniko. Dum la 1980-aj jaroj, organizoj por naskoregado kaj popolnombra regado kunlaboradis postulante rajtojn al kontraŭkoncipo kaj aborto, kun pliiĝanta emfazo sur "elekto".[35]

Ke socio akceptu naskoregadon, bezonis la apartigon de seksa agado kaj naskado. Tio igis naskoregadon treege diskutata temo en iuj landoj je iuj tempoj en la 20-a jarcento.[36] Naskoregado fariĝis ĉefa temo en feminisma politiko; aferoj pri reproduktado citiĝas kiel ekzemploj de la senpoveco de virinoj efektivigi siajn rajtojn.[37] En la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj la movado por naskoregado rekomendis, ke oni leĝe permesu aborton, kaj por vastaj kampanjoj de registaroj pri kontraŭkoncipo.[36] En pli vasta kunteksto, naskoregado fariĝis areno por konflikto inter liberalaj kaj konservativaj valoroj, levante demandojn pri familio, persona libereco, ŝtata interveno, religio en politiko, seksa moralo kaj socia bonfarto.[37]

Malfrua 20-a jarcento

[redakti | redakti fonton]

En 1965, La Supera Kortumo de Usono deklaris en la proceso Griswold v. Connecticut, ke la leĝo de Connecticut kiu malpermesis la uzadon de kontraŭkoncipiloj malobservas la "rajton al geedza privateco". En 1972, la proceso Eisenstadt v. Baird plivastigis la rajton posedi kaj uzi kontraŭkoncipilojn al negeedzaj paroj.

En Francio, la Leĝo pri Naskoj (1920) enhavis klaŭzon kiu krimigis la disvastigadon de literaturo pri kontraŭkoncipo.[38] Tiun leĝon, tamen, nuligis la Neuwirth-Leĝo en 1965, tiel permesante kontraŭkoncipon. Virinoj strebis por reproduktaj rajtoj kaj ili helpis finigi la nacian malpermeson je kontraŭkoncipo en 1965.[39] En 1994, 5% el francinoj aĝaj inter 20 kaj 49 kiu riskis neintencitan gravediĝon ne uzis kontraŭkoncipilojn.[40]

En Irlando la disponigo de kontraŭkoncipo estis kontraŭleĝa de 1935 ĝis 1980, kiam oni leĝigis por ĝi kun gravaj limigoj, poste malpliigitaj. Tio spegulis katolikajn politikojn pri seksa moralo. En Italio virinioj gajnis la rajton aliri kontraŭkoncipan informon en 1970.[39]

En Sovetio oni disponigis naskoregadon por faciligi socian egalecon inter viroj kaj virinoj. Alexandra Kollontai, komisaro por publika bonfarto en Sovetio, diskonigis edukadon por plenkresuloj pri naskoregado. Bone studita ekzemplo de registara limigado de kontraŭkoncipo por pliigi la naskonombron, estis tiu de la erao de Nicolae Ceauşescu en Rumanujo.[41][42] La ŝvelo de naskoj rezulte de Dekreto 770 rezultigis grandajn malfacilaĵojn por infanoj kaj gepatroj. En Orienta Eŭropo kaj en Rusujo, la naskonombroj abrupte malkreskis post la fino de Sovetio.[43]

Disvastigado

[redakti | redakti fonton]

Evoluantaj landoj

[redakti | redakti fonton]

Proksimume 222 milionoj da virinoj kiuj deziras eviti gravediĝon en evoluantaj landoj ne estas uzantaj modernan metodon de kontraŭkoncipo.[9][10] Multaj landoj limigas aliron al kontraŭkoncipo pro religiaj kaj politikaj motivoj.[8]

En Sub-Sahara Afriko, ekstrema malriĉeco, manko de kontraŭkoncipo, kaj limigantaj leĝoj pri aborto kaŭzas ke virinoj risku kaŝitajn abortistojn por eviti neintencitan gravediĝon, rezultigante ke ĉiujare ĉirkaŭ 3% havas danĝeran aborton.[44][45] Sudafriko, Bocvano, kaj Zimbabvo havas sukcesajn familiplanajn programojn, sed aliaj centraj kaj sudaj afrikaj landoj daŭre spertas ekstremajn malfacilaĵojn atingi pli vastan uzadon de kontraŭkoncipo kaj malpli altan fekundecon por vasta gamo da kialoj.[46] Tamen, uzado de kontraŭkoncipiloj fare de virinoj en subsahara Afriko pliiĝis de ĉirkaŭ 5% en 1991 ĝis ĉirkaŭ 30% en 2006.[47]

La unuinfana politiko de Ĉinio devigas ke paroj havu ne pli ol unu infanon. Ek de 1979, oni enkondukis la politikon por redukti la tiam rapidan kreskon de popolnombro.[48] Ĉinaj virinoj ricevas senpagajn kontraŭkoncipilojn kaj familiplanajn servojn. Post la inaŭguro de la politiko en 1979, oni evitis pli ol 400 milionojn da naskoj. Pro diversaj esceptoj, la vera aktuala fekundeco estas ĉirkaŭ 1,7 infanoj por ĉiu virino, kompare kun 5,9 en la 1960-aj jaroj. Signifa prefero por knaboj, kaj senpaga aliro al servo eltrovi la sekson de feto, kaj al aborto, rezultigis artefaritan eksceson de viroj en kaj urbaj kaj malurbaj regionoj.[49] Ofte efektivigo de la politiko implicis devigan aborton kaj steriligon.[50]

red downward-pointing triangle
La Ruĝa Triangulo indikas familiplanajn produktojn kaj servojn en multaj evoluantaj landoj

Konscio pri kontraŭkoncipo estas preskaŭ universala inter edzinoj en Barato.[51] Tamen, la vasta plejmulto da hindaj geedzoj (76% en 2009-a raporto) raportis signifajn problemojn aliri elekton de kontraŭkoncipaj metodoj.[52] En 2009, 48,3% de la edzinoj laŭtakse uzas kontraŭkoncipan metodon, t.e. pli ol duono de ĉiuj edzinoj ne faris tion.[52] Proksimume tri kvaronoj el tiuj uzas inseksan steriligon, kiu estas la plej vaste uzata naskorega metodo en Barato.[52] Kondomoj, je nur 3%, estis la dua plej uzata metodo.[52] Meghalaya, je 20%, havis la plej malaltan uzadon de kontraŭkoncipiloj inter la provincoj de Barato. Bihar kaj Uttar Pradesh estis la aliaj du provincoj kiuj raportis uzadon malpli ol 30%.[52]

Pakistano

[redakti | redakti fonton]

En 2011 nur unu el kvin pakistanaj virinoj aĝaj inter 15 kaj 49 uzadis modernan kontraŭkoncipon.[53] En 1994, Pakistano promesis ke ĝis 2010 ĝi provizos universalan aliron al familiplanado,[54] sed oni evitas kontraŭkoncipon pro tradiciaj sociaj moroj kiuj estas feroce defendataj dum ekstrema islamo gajnas forton.[53] Plejmultaj virinoj kiuj diras ke ili ne deziras pliajn infanojn aŭ kiuj volas atendi iom da tempo antaŭ la sekva gravediĝo, ne havas la kontraŭkoncipajn rimedojn disponeblajn al ili por fari tion.[54] En la 1990-aj jaroj, virinoj pli ofte raportis ke ili volas malpliajn infanojn, kaj 24% el lastatempaj naskoj laŭraporte estas nedezirataj aŭ eraraj.[54] La ofteco de nedezirataj gravediĝoj estas pli alta por virinoj kiuj loĝas en malriĉaj aŭ malurbaj ĉirkaŭaĵoj; tio estas tre grava ĉar du trionoj da virinoj loĝas en malurbaj landpartoj.[54] Dum 96% el edzinoj laŭraporte scias pri almenaŭ unu metodon de kontraŭkoncipo, nur duono da ili iam uzis ĝin.[54] La plej ofte raportitaj kialoj por ke edzinoj elektas ne uzi familiplanadon inkludas la kredon ke fekundecon devus decidi Dio (28%); kontraŭas uzadon la virino, ŝia edzo, aliaj, aŭ konstatata religia malpermeso (23%); nefekundeco (15%); kaj maltrankvilo pri sano, flankefikoj, au la kosto de familiplanado (12%).[54]

Evoluintaj landoj

[redakti | redakti fonton]

Kontraŭkoncipiloj disponeblas senpage ek de 1974 per la Nacia Prisana Servo de Britio, kaj 74% de reprodukaĝaj virinoj uzas ian kontraŭkoncipilon.[55] La levnorgestrel-enutera sistemo estas tre populara.[55] Steriligo estas tre populara en la pli aĝaj aĝogrupoj. Inter tiuj, kiuj aĝas 45-49, 29% da viroj kaj 21% da virinoj estas steriligitaj.[55] Steriligo de virinoj malkreskas ek de 1996, kiam la enutera sistemo enkondukiĝis.[55] Urĝa kontraŭkoncipo ekdisponeblis en la 1970-aj jaroj. Produkto ricevis permeson por uzado por urĝa kontraŭkoncipo en 1984, kaj ili fariĝis disponeblaj en apotekoj en 2001.[55] Tio ne reduktis la uzadon de alispecaj kontraŭkoncipiloj, kiel iuj timis.[55] En ajna jaro nur 5% da virinoj de naskokapabla aĝo uzas urĝan hormonan kontraŭkoncipilon.[55] Malgraŭ la vasta disponeblo de kontraŭkoncipiloj, preskaŭ duono de gravediĝoj estis neintencaj ĉirkaŭ 2005.[55] La registaro leĝe permesis aborton ek de 1967.[55]

En Usono 98% da virinoj iam uzis kontraŭkoncipilon kaj 62% el la reproduktokapabla aĝogrupo aktuale uzadas kontraŭkoncipilon.[8] La du plej uzataj metodoj estas la kontraŭkoncipa pilolo (11 milionoj) kaj steriligo (10 milionoj).[8] Malgraŭ la disponeblo de tre efikaj kontraŭkoncipiloj, ĉirkaŭ duono de gravediĝoj estas neintencaj.[56] En Usono, la uzado de kontraŭkoncipiloj ŝparas ĉirkaŭ 19 miliardojn da dolaroj jare en rektaj kuracaj kostoj.[56]

La uzado de enuteriloj en Usono pli ol triobliĝis inter 2002 kaj 2011. Dum la jaro finiĝanta je aŭgusto 2011, enuteriloj estis 10,4% el ĉiuj kontraŭkoncipiloj provizitaj de kuracistoj. Virinoj pli emas konsideri la enuterilon la plej konvena, sekura, kaj plej efika sed inversigebla metodo. Pluaj benoj el la uzado de enuterilo por kontraŭkoncipo inkludas pli malaltan riskon de la estiĝo de endometria kaj cervika kanceroj.[57][58]

Politiko kaj kulturo

[redakti | redakti fonton]

La uzado de kontraŭkoncipiloj en evoluantaj landoj reduktis la nombron da mortoj de patrinoj je 44% (ĉirkaŭ 272.000 mortoj evititaj en 2008) sed povus preventi je 73% se la tuta postulo por naskoregado estus plenumita.[5] Kontraŭkoncipo povas ankaŭ plibonigi la naskorezultojn de plenkreskaj virinoj kaj travivon de infanoj, plilongigante la tempon inter gravediĝoj.[4]

Ĉar gravediĝo ĉe dekkelkjarulinoj, precipe la pli junaj, okazas kun plia risko de multaj malfavoraj rezultoj, inklude de antaŭtempa nasko, malalta naskopezo, kaj infanmorto, junuloj bezonas ampleksan seksedukadon kaj aliron al reproduktaj sanservoj, inklude kontraŭkoncipilojn.[6][7] Atendi ĝis la patrino havas almenaŭ 18 jarojn antaŭ provi naski infanon, plibonigas la sanon de la bebo kaj la patrino.[59] Ankaŭ, se pluaj infanoj estas dezirataj post la nasko de infano, estas pli sanige al la patrino kaj la infano atendi almenaŭ du jarojn post antaŭa nasko antaŭ provi koncipi (sed ne pli ol kvin jaroj).[59] Post misa nasko aŭ aborto, estas pli sanige atendi almenaŭ ses monatojn.[59]

Virinoj kiuj havas pli ol 35 jarojn alfrontas pli altan riskon naski aŭtisman infanon aŭ infanon kun la sindromo de Down. La probablo de plura nakso pliiĝas, kaj ili povas kaŭzi pluajn malfru-gravedajn riskojn. Pli aĝaj virinoj havas pli altan riskon de gravedeca diabeto, la bezono de cezara sekcado estas pli alta, kaj la korpo de pli aĝaj virinoj malpli taŭgas por naski infanon, ĉar la risko de pli longa naskado estas pli granda.[60]

fertility rate map
Landoj kaj fekundeco, laŭ la 2012-datumoj de CIA World Factbook. (Vidu je List of countries and territories by fertility rate.)
  •  7–8 infanoj
  •  6–7 infanoj
  •  5–6 infanoj
  •  4–5 infanoj
  •  3–4 infanoj
  •  2–3 infanoj
  •  1–2 infanoj
  •  0–1 infanoj
  • Naskoregado pliigas ekonomian kreskadon pro malpliaj infanoj, pliaj virinoj en la laboristaro, kaj malplia konsumado de malabundaj rimedoj.[11][12] La enspezoj, havaĵoj, kaj korpa masindekso de virinoj, kaj infana edukado, ĉiuj pliboniĝas signife kun plibona aliro al kontraŭkoncipo.[11]

    Familia planado estas inter la plej kostefikaj intervenoj pri sano.[61] "La kostoŝparaĵoj devenas de redukto en neintencaj gravediĝoj, kaj redukto en la transiro de sekse kontaĝaj infektoj, inklude de HIV."[61] La kostoj de naskado kaj antaŭnaskaj sanservoj estis meze 7090 USD por normala nasko en Usono en 1996.[62] La Ministerio pri Agrikulturo en Usono taksis ke por infano naskita en 2007, usona familio elspezos meze 11.000 ĝis 23.000 USD jare por la unuaj 17 jaroj de la vivodaŭro de la infano.[63] (La tuta inflaciadaptita taksita elspezo estas 196.000 ĝis 393.000 USD, depende de familia enspezo.[63]

    Edukado pri sekso kaj reproduktado

    [redakti | redakti fonton]
    teacher with sex education instructional materials
    Barbara Hastings-Asatourian de la Universitato de Salford montras seksedukadan tabuloludon uzatan en britaj lernejoj.

    Multaj junuloj, precipe en evoluintaj landoj, ricevas ian seksedukadon en lernejo. Kian informon provizi en tiaj programoj estas disputata afero, en ĉiuj landoj. Temoj ĝenerale inkludas reproduktan anatomion, homan sekskonduton, sekse kontaĝajn malsanojn, sociajn aspektojn de seksa interago, negocajn lertojn cele al helpi junulojn efikigi decidon resti abstina aŭ uzi kontraŭkoncipilojn dum koitado, kaj informon pri kontraŭkoncipaj metodoj.

    Speco de seksedukada programo uzata en iuj pli konservativaj partoj de Usono nomiĝas "nurabstina edukado", kaj ĝi ĝenerale rekomendas tutan seksan abstinon ĝis geedziĝo. La programoj ne kuraĝigas kontraŭkoncipon, ofte donas malekzaktan informon pri kontraŭkoncipiloj kaj sekseco, emfazas paneojn de kondomoj kaj aliaj iloj, kaj instruas strategiojn eviti sekse intimajn situaciojn.[64] La ofteco de gravediĝo de dekkelkjarulinoj estas pli alta ĉe studentoj kiuj ricevis nurabstinan edukadon, kompare kun ampleksa edukado.[65] [66][67] Regionoj kie nurabstinaj seksedukadaj programoj okazis, montris pli altan oftecon de gravediĝoj kaj sekse kontaĝaj malsanoj en hazardigitaj regataj provoj.[68][69] Profesiaj kuracaj organizoj en Usono subtenas ampleksan seksedukadon (donante informon pri abstinado kaj pri kontraŭkoncipiloj) kaj kontraŭas la uzadon de nurabstina seksa edukado.[70][71]

    Kulturaj sintenoj

    [redakti | redakti fonton]

    Laŭ Peter Mulira, "Reproduktado en sub-sahara Afriko estas kultura afero en kiu oni rigardas grandajn familiojn kiel fonton de senpaga laborado kaj riĉeco."[72]

    En la komenco de la 21-a jarcento, multaj nacioj en Okcidenta Eŭropo havus malkreskantan popolnombron se ne okazus internacia migrado.[73] La feminista movado influis ŝanĝojn en okcidenta socio, inklude edukadon; kaj la reproduktajn rajtojn de virinoj unuope decidi pri gravediĝo (inklude aliron al kontraŭkoncipo kaj aborto).[74]

    Iuj nacioj spertas malkreskantan popolnombron.[75] La pliiĝanta nombro da inoj en la laboristaro, kaj la pli multaj virinoj ricevante pluan edukadon, signifas ke multaj virinoj prokrastas naski infanojn, aŭ decidas ne naski infanojn aŭ havi malpli.[76] La Monda Banko eldonis raporton antaŭvidante, ke inter 2007 kaj 2027 la popolnombroj de Kartvelio kaj Ukrainio malkreskos je 17% kaj 24% respektive.[77]

    Religiaj sintenoj

    [redakti | redakti fonton]

    Religioj havas diversajn opiniojn pri la etiko de kontraŭkoncipo[78]

    Kristanaj religioj: La Romkatolika Eklezio akceptas nur naturan familiplanadon,[79], tio estas limigon de naskoj per amoro ekster la ovoladaj periodoj de la edzino; tamen multaj katolikoj akceptas kaj uzadas modernajn kontraŭkoncipajn metodojn. La Vatikano kontraŭas nenaturan familiplanadon eĉ nuntempe (2012), kaj tio tre influas politikojn en diversaj landoj kie katolikoj abundas. En Usono, ekzemple, la Vatikano influis politikojn pri kreskado de la popolo kaj pri aliro al kontraŭkoncipiloj.[80][81] Protestantaj eklezioj havas tre diversajn politikojn, ek de nenia kontraŭkoncipilo, ĝis ajnaj metodoj.[82]

    Sintenoj en Judismo varias inter la pli striktaj de la Ortodoksa Judismo ĝis la pli liberalaj de la Reformisma Judismo .[83]

    Hinduoj uzas kaj naturajn kaj artajn kontraŭkoncipilojn.[84]

    Ofta sinteno de Budhistoj estas ke preventi gravediĝon estas etike akcepteble, dum interveni post kiam koncipo okazis, aŭ eble okazis, ne estas akcepteble.[85]

    En Islamo, kontraŭkoncipiloj estas permesataj se ili ne minacas la sanon, kvankam iuj malkuraĝigas la uzadon.[86] La Korano ne eksplicite deklaras pri la moralo de kontraŭkoncipo, sed enhavas iujn asertojn kiuj kuraĝigas naskigi. Profeto Mohamedo laŭraporte diris "geedziĝu kaj nasku".[87]

    Monda Tago pri Kontraŭkoncipo

    [redakti | redakti fonton]

    La 26-a de septembro ĉiujare estas la Monda Tago pri Kontraŭkoncipo, kiu celas atentigi pri kontraŭkoncipo kaj plibonigi edukadon pri seksa kaj reprodukta sano, kun la vizio de "mondo en kiu ĉiu gravediĝo estas dezirata".[88] Ĝin subtenas grupo da registaroj kaj neregistaraj organizoj, inklude Asian Pacific Council on Contraception (azi-pacifikan konsilaron pri kontraŭkoncipo), Centro Latinamericano Salud y Mujer, European Society of Contraception and Reproductive Health (eŭropan socion pri kontraŭkoncipo kaj reprodukta sano), German Foundation for World Population (germanan fondaĵon por la mondaj popoloj), International Federation of Pediatric and Adolescent Gynecology (internacia federacio de pediatrio kaj adolekska ginekologio), International Planned Parenthood Federation (internacian federacion pri planata gepatreco), Marie Stopes International, Population Services International (internaciajn servojn por la popoloj), Population Council, United States Agency for International Development (USAID), kaj Women Deliver (virinoj liveras).[88]

    Vidu ankaŭ

    [redakti | redakti fonton]

    Referencoj

    [redakti | redakti fonton]
    1. (June 2012 (online)) Oxford English Dictionary. Oxford University Press.
    2. PMID 22423463 (PubMed)
      Citado estos kompletigata aŭtomate en malmultaj minutoj. Jump the queueekspansiu permane
    3. PMID 22341164 (PubMed)
      Citado estos kompletigata aŭtomate en malmultaj minutoj. Jump the queueekspansiu permane
    4. 4,0 4,1 4,2 PMID 22784533 (PubMed)
      Citado estos kompletigata aŭtomate en malmultaj minutoj. Jump the queueekspansiu permane
    5. 5,0 5,1 PMID 22784531 (PubMed)
      Citado estos kompletigata aŭtomate en malmultaj minutoj. Jump the queueekspansiu permane
    6. 6,0 6,1 PMID 22764559 (PubMed)
      Citado estos kompletigata aŭtomate en malmultaj minutoj. Jump the queueekspansiu permane
    7. 7,0 7,1 PMID 22764557 (PubMed)
      Citado estos kompletigata aŭtomate en malmultaj minutoj. Jump the queueekspansiu permane
    8. 8,0 8,1 8,2 8,3 8,4 Hurt, K. Joseph, et al. (eds.); Department of Gynecology and Obstetrics, The Johns Hopkins University School of Medicine, Baltimore, Maryland. The Johns Hopkins manual of gynecology and obstetrics., 4‑a eldono, Philadelphia: Wolters Kluwer Health/Lippincott Williams & Wilkins, p. 232. ISBN 9781605474335.
    9. 9,0 9,1 United Nations Population Fund (June 2012) "Costs and Benefits of Contraceptive Services: Estimates for 2012" Guttmacher Institute p. 1
    10. 10,0 10,1 PMID 22784540 (PubMed)
      Citado estos kompletigata aŭtomate en malmultaj minutoj. Jump the queueekspansiu permane
    11. 11,0 11,1 11,2 11,3 PMID 22784535 (PubMed)
      Citado estos kompletigata aŭtomate en malmultaj minutoj. Jump the queueekspansiu permane
    12. 12,0 12,1 PMID 22784542 (PubMed)
      Citado estos kompletigata aŭtomate en malmultaj minutoj. Jump the queueekspansiu permane
    13. 13,0 13,1 Lipsey, Richard G.. (2005) “Historical Record on the Control of Family Size”, Economic Transformations: General Purpose Technologies and Long-Term Economic Growth. Oxford University Press, p. 335–40. ISBN 978-0-19-928564-8.
    14. http://www.sisterzeus.com/Silphio.htm Arkivigite je 2012-12-03 per la retarkivo Wayback Machine The Ancient World's "Birth Control Pill" Silphion, 15-11-2012
    15. http://voices.yahoo.com/contraceptive-herbal-birth-control-800665.html Arkivigite je 2012-11-16 per la retarkivo Wayback Machine "Contraceptive Herbal Birth Control" 15-11-2012
    16. 16,0 16,1 16,2 16,3 Middleberg, Maurice I.. (2003) Promoting reproductive security in developing countries. Springer, p. 4. ISBN 978-0-306-47449-1.
    17. (2001) Encyclopedia of Birth Control. ABC-CLIO. ISBN 978-1-57607-533-3. [rompita ligilo]
    18. 18,0 18,1 18,2 Riddle 1999, Chapter 6: "The Broken Chain of Knowledge", pp. 169–207
    19. Heinsohn G, Steiger O (1999). “Birth Control: The Political-Economic Rationale behind Jean Bodin's Demonomanie”, History of Political Economy 31 (3), p. 423–48. doi:10.1215/00182702-31-3-423. 
    20. Heinsohn, Gunnar; Steiger, Otto (2004). Witchcraft, Population Catastrophe and Economic Crisis in Renaissance Europe: An Alternative Macroeconomic Explanation. Discussion Paper. University of Bremen.[rompita ligilo]
    21. The Bull of Innocent VIII as published in the Malleus Maleficarum translated by Montague Summers
    22. Jean Bodin (1580). ''De la Demonomanie des Sorciers''. Bvh.univ-tours.fr (2006-10-16). Alirita 2012-01-29.
    23. Broedel, Hans Peter (2004). The Malleus Maleficarum and the Construction of Witchcraft: Theology and Popular Belief. Manchester University Press, p. 34
    24. Fryer, Peter. (1965) The birth controllers. Londono: Secker & Warburg.
      Dingwall EJ (January 1953). “Early contraceptive sheaths”, Br Med J 1 (4800), p. 40–1. doi:10.1136/bmj.1.4800.40. 
      in Lewis, M.. (14 February 2000) “A Brief history of condoms”, Condoms. BMJ Books. ISBN 978-0-7279-1267-1.
    25. Ŝablono:Cite report
    26. Draznin, Yaffa Claire. (2001) Victorian London's Middle-Class Housewife: What She Did All Day (#179), Contributions in Women's Studies. Westport, Connecticut: Greenwood Press, p. 98–100. ISBN 0-313-31399-7.
    27. 27,0 27,1 Wilkinson Meyer, Jimmy Elaine. (2004) Any friend of the movement: networking for birth control, 1920-1940. Ohio State University Press, p. 184. ISBN 978-0-8142-0954-7.
    28. 28,0 28,1 Margaret Sanger's "Deeds of Terrible Virtue"”, National Endowment for the Humanities. Alirita 24 October 2010..  Arkivigite je 2010-12-29 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2010-12-29. Alirita 2012-11-17.
    29. Blue, Gregory; , Bunton, Martin P. & Croizier, Ralph C.. (2002) Colonialism and the modern worls: selected studies. M.E. Sharpe, p. 182–183. ISBN 978-0-7656-0772-0.
    30. United States Office of Technology Assessment, Congress. World population and fertility planning technology: the next 20 years. DIANE Publishing, p. 72. ISBN 978-1-4289-2433-8.
    31. Gordon 2002, p. 55
    32. Gordon 2002, p. 56
    33. Gordon 2002, p. 57
    34. Gordon 2002, p. 59
    35. Gordon 2002, p. 297
    36. 36,0 36,1 Gordon, Linda. (2002) The moral property of women: a history of birth control politics in America. University of Illinois Press, p. 1–2. ISBN 978-0-252-02764-2.
    37. 37,0 37,1 Gordon 2002, paĝoj 295–6
    38. Soubiran, Andre. (1969) Diary of a Woman in White, ‑a eldono, Avon Books, p. 61.
    39. 39,0 39,1 Hunt, Lynn, Thomas R. Martin, Barbara H. Rosenwein, R. Po-chia Hsia, and Bonnie G. Smith. The Making of the West: Peoples and Cultures. Third ed. Vol. C. Boston: Bedford/St. Martin's, 2009.
    40. Laurent Toulemon and Henri Leridon (1998). “Contraceptive Practices and Trends in France”, Family Planning Perspectives 30. Alirita 2012-05-05.. 
    41. Gail Kligman. (1998-07-06) The politics of duplicity: controlling reproduction in Ceausescu's Romania. University of California Press. ISBN 978-0-520-21075-2.
    42. Lataianu, M. (2001) "The 1966 Law Concerning Prohibition of Abortion in Romania and Its Consequences: The Fate of One Generation" Proceedings of the Euroconference on Family and Fertility Change in Modern European Societies: Explorations and Explanations of Recent Developments (Rostok, Germany: Max Planck Institute for Demographic Research)
    43. "Birth Rates Plummeting in Some Ex-Communist Regions of Eastern Europe". The New York Times. December 31, 1991
    44. PMID 21542813 (PubMed)
      Citado estos kompletigata aŭtomate en malmultaj minutoj. Jump the queueekspansiu permane
    45. PMID 9806233 (PubMed)
      Citado estos kompletigata aŭtomate en malmultaj minutoj. Jump the queueekspansiu permane
    46. PMID 1523695 (PubMed)
      Citado estos kompletigata aŭtomate en malmultaj minutoj. Jump the queueekspansiu permane
    47. PMID 21346925 (PubMed)
      Citado estos kompletigata aŭtomate en malmultaj minutoj. Jump the queueekspansiu permane
    48. Kane, Penny. China's one child family policy.
    49. Therese Hasketh, Li Lu, and Zhu Wei Xing. 2005. "The effects of China's One-Child Family Policy after 25 Years" Arkivigite je 2009-07-02 per la retarkivo Wayback Machine, New England Journal of Medicine, 353, No. 11 (September 15): 1171–1176.
    50. FlorCruz, Jaime, "China copes with promise and perils of one child policy", CNN, 27 September 2010. Kontrolita 20 March 2012. Arkivigite je 2012-04-02 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-04-02. Alirita 2012-11-19.
    51. B.M. Ramesh, S.C. Gulati, R.D. Retherford, "Contraceptive use in India, 1992-93", National Family Health Survey Subject Reports, Number 2, October 1996 (International Institute for Population Sciences), https://scholarspace.manoa.hawaii.edu/bitstream/10125/3471/1/NFHSsubjrpt002.pdf, retrieved 2009-11-25 
    52. 52,0 52,1 52,2 52,3 52,4 India and Family Planning: An Overview, Department of Family and Community Health, World Health Organization, http://www.searo.who.int/linkfiles/family_planning_fact_sheets_india.pdf, retrieved 2009-11-25 
    53. 53,0 53,1 Brulliard, Karin, "As Pakistan's population soars, contraceptives remain a hard sell", The Washington Post, 15 December 2011. Kontrolita 19 April 2012.
    54. 54,0 54,1 54,2 54,3 54,4 54,5 Hardee, Karen and Leahy, Elizabeth. "Population, Fertility and Family Planning in Pakistan: A Program in Stagnation." Population Action International. Volume 4, Number 1, 1-12. 2007
    55. 55,0 55,1 55,2 55,3 55,4 55,5 55,6 55,7 55,8 Rowlands S (October 2007). “Contraception and abortion”, J R Soc Med 100 (10), p. 465–8. doi:10.1258/jrsm.100.10.465.  [rompita ligilo]
    56. 56,0 56,1 James Trussell, Anjana Lalla, Quan Doan, Eileen Reyes, Lionel Pinto, Joseph Gricar (2009). “Cost effectiveness of contraceptives in the United States”, Contraception 79 (1), p. 5–14. doi:10.1016/j.contraception.2008.08.003. 
    57. Jane Brody on IUDs - NYTimes.com. Alirita 2012-02-28.
    58. Intrauterine device use, cervical infection with human papillomavirus, and risk of cervical cancer: a pooled analysis of 26 epidemiological studies : The Lancet Oncology. Alirita 2012-02-28.
    59. 59,0 59,1 59,2 Healthy Timing and Spacing of Pregnancy: HTSP Messages. USAID. Arkivita el la originalo je 2018-10-04. Alirita 2008-05-13. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2018-10-04. Alirita 2012-11-28.
    60. Risks of Being an Older Mom. Silvers, Langsam & Weitzman, P.C.. Alirita 21 April 2012. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-10-31. Alirita 2012-11-28.
    61. 61,0 61,1 Tsui AO, McDonald-Mosley R, Burke AE (April 2010). “Family planning and the burden of unintended pregnancies”, Epidemiol Rev 32 (1), p. 152–74. doi:10.1093/epirev/mxq012. 
    62. Mushinski, M. (1998). “Average charges for uncomplicated vaginal, cesarean and VBAC deliveries: Regional variations, United States, 1996”, Statistical Bulletin 79 (3), p. 17–28. 
    63. 63,0 63,1 Expenditures on Children by Families, 2007; Miscellaneous Publication Number 1528-2007. United States Department of Agriculture, Center for Nutrition Policy and Promotion. Breaks down cost by age, type of expense, region of country. Adjustments for number of children (one child - spend 24% more, 3 or more spend less on each child.)
    64. Connolly, Ceci, "Some Abstinence Programs Mislead Teens, Report Says", The Washington Post, 2004-12-02, paĝo A01. Kontrolita 2008-05-23.
    65. (2008) “Government Support for Abstinence-Only-Until-Marriage Education”, Clinical Pharmacology & Therapeutics 84 (6), p. 746–48. doi:10.1038/clpt.2008.188. 
    66. Citaĵa eraro Malvalida etikedo <ref>; neniu teksto estis provizita por ref-oj nomataj pmid18703454; $2
    67. Citaĵa eraro Malvalida etikedo <ref>; neniu teksto estis provizita por ref-oj nomataj pmid18453234; $2
    68. DiCenso A, Guyatt G, Willan A, Griffith L (2002). “Interventions to reduce unintended pregnancies among adolescents: systematic review of randomised controlled trials”, BMJ 324 (7351), p. 1426. doi:10.1136/bmj.324.7351.1426. 
    69. Ŝablono:Cite press release[rompita ligilo]
    70. Kaplan, David W. (2002) Prepared Statement. Hearing on Welfare Reform: A Review of Abstinence Education and Transitional Medical Assistance. U.S. House of Representatives Subcommittee on Health. Arkivita el la originalo je 2009-01-05. Alirita 2007-06-22. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2009-01-05. Alirita 2012-11-27.
    71. Santelli J, Ott MA, Lyon M, Rogers J, Summers D (2006). “Abstinence-only education policies and programs: a position paper of the Society for Adolescent Medicine”, J Adolesc Health (PDF) 38 (1), p. 83–7. doi:10.1016/j.jadohealth.2005.06.002.  Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2009-03-26. Alirita 2012-11-27.
    72. Population Explosion — Africa is Sitting On a Time Bomb. allAfrica.com (2010-03-31).
    73. "Europe: Population and Migration in 2005 ". By Rainer Muenz, Hamburg Institute of International Economics and Erste Bank. June 2006.
    74. Messer-Davidow, Ellen. (2002) Disciplining Feminism: From Social Activism to Academic Discourse. Durham, N.C.: Duke University Press. ISBN 0822328437.
    75. "UN predicts huge migration to rich countries". Telegraph. 15 March 2007.
    76. "Eastern European population to plummet". BBC News. May 3, 2000
    77. East: 'If Countries Don't Act Now, It's Going To Be Too Late'. RadioFreeEurope/RadioLiberty (2007). Alirita 2007-12-22.
    78. (2008 Feb) “Religious and cultural influences on contraception”, Journal of obstetrics and gynaecology Canada – Journal d'obstetrique et gynecologie du Canada (JOGC) 30 (2), p. 129–37.  Arkivigite je 2013-10-04 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-10-04. Alirita 2012-11-24.
    79. Pope Paul VI (1968-07-25). Humanae Vitae: Encyclical of Pope Paul VI on the Regulation of Birth. Vatican. Alirita 2006-10-01.
    80. Mumford, S.D. (1996) "The Catholic League and Suppression of The Press Today" in The Life and Death of National Security Study Memorandum 200: How the Destruction of Political Will Doomed a U.S. Population Policy (Research Triangle Park, North Carolina: Center for Research on Population and Security)
    81. The Vatican’s Role in the World Population Crisis: the untold story by Stephen D. Mumford, DrPH Center for Research on Population and Security. Population-security.org. Alirita 2012-01-29.
    82. Bennett, Jana Marguerite. (2008) Water is thicker than blood : an Augustinian theology of marriage and singleness. Oksfordo: Oxford University Press, p. 178. ISBN 978-0-19-531543-1.
    83. Feldman, David M.. (1998) Birth Control in Jewish Law. Lanham, MD: Jason Aronson. ISBN 0-7657-6058-4.
    84. Hindu Beliefs and Practices Affecting Health Care. University of Virginia Health System. Arkivita el la originalo je 2007-05-15. Alirita 2006-10-06. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2007-05-15. Alirita 2012-11-24.
    85. More Questions & Answers on Buddhism: Birth Control and Abortion. Alan Khoo. Alirita 2008-06-14. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2008-05-30. Alirita 2012-11-24.
    86. Khalid Farooq Akbar . “Family Planning and Islam: A Review”, Hamdard Islamicus XVII (3). 
    87. Yusuf Al-Qaradawi, Muhammad Saleh Al-Munajjid. "Contraception: Permissible? Arkivigite je 2010-02-09 per la retarkivo Wayback Machine,"IslamOnline.
    88. 88,0 88,1 World Contraception Day. Arkivita el la originalo je 2014-08-18. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2014-08-18. Alirita 2012-11-28.