Konferenco pri la Arkta Oceano
La inaŭgura Konferenco pri la Arkta Oceano (angle: Arctic Ocean Conference okazis en Ilulissat, Gronlando de la 27-a ĝis la 29-a de majo 2008. Kvin landoj (Kanado, Danujo, Norvegujo, Rusujo kaj Usono) diskutis pri solvoj por la Arkta Oceano.[1]
Tiu kunveno estis grava pro siaj planoj por media regulado, mara sekureco, mineralo-elfosado, polusa nafto kaj transporto.[2] Antaŭ la fino de la konferenco la partoprenantoj anoncis la deklaracion de Ilulissat.[3]
La konferenco estis la unua je ministra nivelo, kiu inkluzivis kvin landojn.[4]
La fandiĝinta glaciejo de Ilulissat estis konvena fono al la konferenco.[5] Partoprenis jenaj ministroj:
- Kanado: Gary Lunn, ministro pri naturo
- Danujo: Per Stig Moller; Hans Enoksen
- Norvegujo: Jonas Gahr Støre, ministro pri ekstero
- Rusujo: Sergey Lavrov, ministro pri ekstero[6][7]
- Usono: John D. Negroponte, ŝtatsekretario[1]
Kontroverso
[redakti | redakti fonton]Kontroverson kaŭzis la fakto, ke iuj membroj de la Arkta Konsilio partoprenis, sed aliaj ne, kiel indiĝenaj popoloj, Finnlando, Islando kaj Svedujo.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 Office
- ↑ Randy Boswell: Conference could mark start of Arctic power struggle, eld. canada.com, 28-an de majo 2008. Arkivita el la originalo je 2009-03-04. Alirita 2009-03-24.
- ↑ Embassy
- ↑ The Citizen: Summit seeks accord on Arctic sovereignty, citizen.co.za, 28-an de majo 2008. Arkivita el la originalo je 2009-09-11. Alirita 2009-03-24.
- ↑ Randy Boswell: NORTH - Melting glacier looming over Arctic Ocean summit; UN World Heritage Site playing host to meeting over vaunted oil riches, eld. University of Alberta, 28-an de majo 2008[rompita ligilo]
- ↑ Norden
- ↑ 772-29-05-2008
- Arctic Counsel: Conference on the Arctic Ocean: The Danish Foreign Minister wants unity about the future of the Arctic Ocean. Outrageous attempts to make demands on the Arctic Ocean region should be a thing of the past, 26-an de majo 2008, arctic-council.org Arkivigite je 2008-08-20 per la retarkivo Wayback Machine
- Randy Boswell: Danes remind Canada Hans Island is part of Denmark on eve of meeting, 28-an de majo 2008 Arkivigite je 2008-05-29 per la retarkivo Wayback Machine
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Foto
- La malferma parolado de Enoksen
- La parolado de Støre Arkivigite je 2008-12-12 per la retarkivo Wayback Machine