Utena
Utena | |
Bazaj datumoj | |
---|---|
Ŝtato: | Litovio |
Distrikto: | Utena (ĝis julio 2010) |
Komunumo: | Urba Komunumo Utena |
Nombro de loĝantoj: | 25 608 (en 2023) |
Nombro de loĝantoj: | 33 000 (urbo dum 2005) |
Areo: | 15,1 km² |
Internacia telefona prefikso: | ( 370) 349 |
Koordinatoj: | 55° 30′ norde, 25° 36′ oriente |
Utena estas urbo en la nordoriento de Litovio. Ekde 1995 ĝis 2010 ĝi estis la administra centro de samnoma distrikto. Dum la jaro 2005, la urba komunumo havis 49 000 loĝantojn, el tio la urbo mem 33 000.
Historio
[redakti | redakti fonton]Utena estas unu el la plej malnovaj urboj de Litovio. Laŭ legendo fondis ĝin princo Utenis. La unua mencio devenas de 1261. La unuan preĝejon oni konstruis en 1416. En 1655 la urbon konkeris rusa armeo. En 1912 ĝi damaĝis de Napoleona armeo. Apud la urbo okazis bataloj de novembra ribelo kaj de januara ribelo. Situante sur komerca itinero ĝi rapide disvolviĝis. En 1879 incendio detruis pli ol 3/4 de la urbo.
Post la dua mondmilito najbare de la urbo aktivis partizanoj batalantaj kontraŭ soveta okupado de Litovio. Sur lokaj tombejoj troviĝas iliaj tomboj.
Ekonomio kaj trafiko
[redakti | redakti fonton]Utena situas proksime al la landlimoj de Litovio al Latvio kaj Belorusio ĉe la aŭtovojo Varsovio (Pollando ) - Kaunas - Daugavpils (Latvio) – Sankt-Peterburgo (Rusio). La urbo havas lande signifan bierfarejon kun la nomo Utenos, sed krome enlande precipe konatas pro fabriko de bonkvalitaj virinaj subvestaĵoj – Utenos trikotažas.
Partneraj urboj
[redakti | redakti fonton]Rilatoj al Esperanto
[redakti | redakti fonton]De la 6-a ĝis 14-a de julio 2013 en la urbo okazis la 49-aj Baltiaj Esperanto-Tagoj. Pri ĝi detale raportas artikolo en la retejo La Balta Ondo, la reta eldono de La Ondo de Esperanto.
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Utena ir pasaulio miestai, Utena and the world's cities, Punsko "Ausros" leidykla 2017, p. 295, ISBN 978-83-65342-46-1 (pri Beit Sahour, Chelmas, Glubokoje, Kovelis, Lidsiopingas, Pontinija, Preiliai, Rezekne, Tresbon kun fotoj)
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- oficiala paĝo de la urbo (litove) Arkivigite je 2017-03-24 per la retarkivo Wayback Machine