Komaki
Komaki | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbo de Japanio urbego vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo [ ] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 147 897 (2021) [ ] | ||||
Loĝdenso | 2 354 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 35° 17′ N, 136° 55′ O (mapo)35.290305555556136.911Koordinatoj: 35° 17′ N, 136° 55′ O (mapo) [ ] | ||||
Areo | 62,82 km² (6 282 ha) [ ] | ||||
Horzono | UTC 09:00 [ ] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Komaki, Aichi [ ] | |||||
Komaki (japane 小牧市) estas urbego( japane 市, shi) en Japanio, en ĉefa insulo Honŝuo, en regiono Ĉubu, en la gubernio Ajĉio.
Demografio
[redakti | redakti fonton]En 2019 Komaki havis populacion de 148 872. En la 1970-aj jaroj Komaki atingis la internacian kvalifikon urbego (pli granda, ol cent mil) pro la urbunuiĝoj, poste ĝi daŭre pliigis.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Komaki situas sur ebenaĵo. Kasugai troviĝas nur 6, Iĉinomija kaj gubernia sidejo Nagojo po 11, Kakamigahara 15, Gifu 21, Ogaki 28, ĉefurbo Tokio 245 kilometrojn aere [1].
Historio
[redakti | redakti fonton]Arkeologiaj restaĵoj el la paleolitiko pruvas homan eston, el la sekvaj epokoj tumuloj. Dum la mezepoko fortikaĵo defendis la areon, dum la Edo-periodo la loko evoluis, kiel poŝta stacio. La urbeto Komaki estis establita laŭ la moderna municipa sistemo en 1889 kaj estis proklamita urbo la 16-an de julio 1906. La 1-an de januaro 1955 pro unuiĝo kun la najbaraj komunumoj ĝi ricevis urbostatuson.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]Ekonomio de Komaki konsistas el agrikulturo (persikoj, rizoj, kokinbredadoj; la industrio produktas sintezajn rezinojn, ties ĉefsidejo estas ĉi tie. Tamen, pro ĝia proksimeco al Nagojo, multaj navedas ĉiutage.
Eduko
[redakti | redakti fonton]En Komaki 2 universitatoj funkcias.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Komaki estas bone ligita fervoje kaj ĉefvoje por helpi la navedantojn. La flughaveno situas ĝuste inter Komaki kaj Kasugai.
Klimato
[redakti | redakti fonton]Komaki situas en humida subtropika klimato (Cfa) laŭ la klimata klasifiko de Köppen kun varmaj aŭ humidaj someroj kaj malvarmetaj vintroj, tiam granda neĝado ne okazas. La meza jara temperaturo estas 15,7 °C. La jarpluvo averaĝas 1769 milimetrojn, en ĉiuj monatoj pluvas, respektive neĝas.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]Eksterlandaj ĝemelurboj
[redakti | redakti fonton]- en:Wyandotte, Michigan Usono, Miĉigano ekde 1967
- Anjang Sud-Koreio ekde 1979
Nomportantoj
[redakti | redakti fonton]Fontoj
[redakti | redakti fonton]- WikiTrans