Klorita acido
Klorita acido | ||||
Alternativa(j) nomo(j) | ||||
Hidrogena klorito | ||||
Kemia formulo | HClO2 | |||
PubChem-kodo | 24453 | |||
ChemSpider kodo | 22861 | |||
CAS-numero-kodo | 13898-47-0 | |||
Fizikaj proprecoj | ||||
Molmaso | 68.4597 g mol−1 | |||
Smiles | OCl=O | |||
Solvebleco | Akvo: Tre solvebla | |||
Acideco (pKa) | 1,93-1.97 | |||
Pridanĝeraj indikoj | ||||
Danĝero
| ||||
GHS etikedigo de kemiaĵoj[1] | ||||
GHS Damaĝo-piktogramo | ||||
GHS Signalvorto | Damaĝo | |||
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H271, H314, H318 | |||
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P260, P264, P280, P301 330 331, P303 361 353, P305 351 338, P310, P363, P405, P501 | |||
(25 °C kaj 100 kPa) |
Klorita acido aŭ HClO2 estas neorganika kombinaĵo klasita kiel malforta acido. La klorita acido estis malkovrita de Humphry Davy (1778-1829), en 1815[2]. Ĝi estas forte oksidiga substanco konata nur en solvaĵo kaj en la formo de ties saloj: la kloritoj, samkiel la natria klorito aŭ NaClO2. Oni devas multe prizorgi dum ĝia preparado pro ties eksplodemaj proprecoj, kiuj ofte estas perfortaj.
Klorita acido estas gaso brile flavecaverda kaj posedas aromatan odoron, ne tiu propra de la kloro. En meditemperaturo, ĝi ne estas atakata de simplaj brulsubstancoj escepte de la fosforo, kiu brulas kaj makomponigas ĝin, per brilaj flamoj dum la miksaĵo de kloro kaj oksigeno restas en la solvaĵo. La pura substanco estas malstabila, disproporcia[3] inter hipoklorita acido (oksidastato de kloro 1) kaj "klorata acido" (oksidastato de kloro 5).
2 HClO2 → HClO HClO3
Kvankam la acido estas tre malfacila estigi kiel pura substanco, la konjuga bazo, klorito, derivita el ĉi tiu acido estas stabila. Unu ekzemplo de ĉi-tiu salo kun tiu anjono estas la bone konata natria klorito. Ĉi-saloj kaj aliaj rilataj estas kelkfoje uzataj en la produktado de klora duoksido aŭ ClO2.
En la jono klorito ClO2− de la klorita acido, la negativa ŝarĝo kuŝas dividita inter la du oksigenatomoj, kaj ĉar la protono proksimiĝas al unu el la oksigenatomoj, en la estigado de la ligo O-H, tiu altiro supozeble estus malpli forta ol en la kazo de la hipoklorita acido. Tamen, la Konstanto pri dissociigo de acidoj por la klorita acido hipoteze estas pli granda ol tiu de la hipoklorita acido.
Mineralaj acidoj
[redakti | redakti fonton]Halogenidaj acidoj | |||||||
HF | Fluorida acido | HCl | Klorida acido | HBr | Bromida acido | HI | Jodida acido |
HFO | Hipofluorita acido | HClO | Hipoklorita acido | HBrO | Hipobromita acido | HIO | Hipojodita acido |
HFO2 | Fluorita acido | HClO2 | Klorita acido | HBrO2 | Bromita acido | HIO2 | Jodita acido |
HFO3 | Fluorata acido | HClO3 | Klorata acido | HBrO3 | Bromata acido | HIO3 | Jodata acido |
HFO4 | Perfluorata acido | HClO4 | Perklorata acido | HbrO4 | Perbromata acido | HIO4 | Perjodata acido |
Preparado
[redakti | redakti fonton]HClO2 estas preparebla per reakcio de la baria klorito kaj diluita sulfata acido.
Ba(ClO2)2 H2SO4 → BaSO4 2HClO2
Stabileco
[redakti | redakti fonton]Klorita acido estas potenca oksidigagento, kvankam ĝia tendenco al misproporcio neŭtraligas ĝian oksidigan potencialon. Klorita acido posedas fortajn kontraŭmikrobiajn aktivecojn, ĉefe kiam kombinita kun la propra klora duoksido.
La kloro estas la sola halogenido kiu formas izoleblan acidon kun formulo ĤO2. Kaj la bromita acido, kaj la jodita acido estis neniam izolitaj. Tamen, kelkaj saloj el la bromita acido estas konataj, sed ne joditoj.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- The Nature of the Chemical Bond and the Structure of Molecules and Crystals ..., Linus Pauling
- Elements of Chemistry ... Third edition, David Boswell REID (the Elder.)
- INTERMEDIATE II YEAR CHEMISTRY(English Medium) TEST PAPERS: Model papers ..., Vikram Books
- The Principles of Chemistry: Prepared for the Use of Schools, Academies, and ..., Daniel B. Smith
- Objective Question Bank in Chemistry, B.K. Sharma
- ChemPedia[rompita ligilo]
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]-
Duklorometano -
Heksakloro
benzeno
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ LabChem. Arkivita el la originalo je 2020-03-11. Alirita 2017-06-19.
- ↑ Elements of Chemistry: Including the Actual State and Prevalent Doctrines of ..., Edward Turner
- ↑ Disproporcio estas ekvilibro de iu kemia substanco ene de solvaĵo. Ekzemple, la misproporcio de la klorita acido en akva solvaĵo laŭ la supra ekvacio, balancante inter la oksidastato 1 kaj 5.