Klino (biologio)
Aspekto
En biologio, ekoklino aŭ simple klino (greka: κλίνω = posedi aŭ montri gradadon, klini) priskribas ekotonon kie serio da biokomunumoj montras konstantan gradadon.[1] La termino estis stampita de la angla evoluista biologo Julian Huxley en 1938.
Pli teknike, klinoj konsistas el ekotipoj aŭ formoj de specioj kiuj montras gradajn fenotipajn kaj/aŭ genetikajn diferencojn ĉe geografia areo, tipe kiel rezulto de media heterogeneco.
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Por difino kaj etimologio, vidu Merriam-Webster ĉe "cline", aŭ http://www.greek-language.gr/greekLang/modern_greek/tools/lexica/search.html?lq=κλινω&dq= (en greka).