Kinarto kaj ni
Kinarto kaj ni estas 40-minuta vidbendo eldonita de LF-koop en 1991. Ĝi konsistas el ses specimenoj de longaj filmoj (1939-1989) kie oni uzas Esperanton. Foje temas pri rekvizito en usonaj filmoj: Idiot's Delight kun Clark Gable kaj Norma Shearer, La granda diktatoro de Charlie Chaplin. Foje temas pri dublita klasikaĵo el la hungara kino: En Eŭropo ie, Mefisto. Foje temas pri originalaj Esperanto-filmoj, produktitaj en Francio: Angoroj de Lorjak, Babel' de Yvon Davis.
La filmon akompanas diskrete historiografia komentario de Giorgio Silfer. Voĉoj de Perla Martinelli, Nikolin' kaj Giorgio Silfer.
Kinarto kaj Esperanto
[redakti | redakti fonton]Esperanto havis sian “oran momenton” en kinarta teorio kiam Vachel Lindsay nomis “kinarta esperanto” la intertekstajn rilatojn de silentaj filmoj en la unua usona libro pri filma teorio (1915)[1].
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ (eo) Alessandra Madella, Kina teorio kaj esperanto en debatoj ekde la 50aj jaroj, en: Scienca Kafejo en 2021, Universala Esperanto-Asocio.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Alexander Vaughn Miller (Alekso Miller)
- Esperanto-kulturo kaj filmoj