Kekso
Aspekto
Kekso estas malmola bakaĵo, ordinare konsumata kun teo. (PIV) aŭ kafo.
Kekso kun kokoso kaj superŝutita per sukero foje nomiĝas en Nederlando kaj Belgio Brusela kermeso.
La plej granda produktisto de keksoj en Nederlando estas la firmao Verkade. Ankaŭ Pally Biscuits estas granda produktisto.
La probable malvera anekdoto, ke Nederlando ricevis la Marshall-Helpon, ĉar la tiama ĉefministro Willem Drees akceptis la reprezentanton de Usono kun taso da teo kun maria kekso anstataŭ kun ŝtata bankedo. Laŭ la anekdoto, la reprezentanto opiniis, ke Nederlando klare bezonas la subtenon kaj ke lando kun tiel sobra ĉefministro sendube bone elspezos la monon.