Katedralo de Speyer
Katedralo de Speyer | ||||||||||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
katolika katedralo, imperia katedralo [ ] | ||||||||||||||||||||||||||
Koordinatoj | 49° 19′ 2″ N, 8° 26′ 33″ O (mapo)49.3172228.4425Koordinatoj: 49° 19′ 2″ N, 8° 26′ 33″ O (mapo) | |||||||||||||||||||||||||
Arkitekto | Otto la 1-a (Bamberg) | |||||||||||||||||||||||||
Estiĝo | 1080 | |||||||||||||||||||||||||
Katedralo de Speyer | ||||||||||||||||||||||||||
Vikimedia Komunejo: Speyer Cathedral [ ] | ||||||||||||||||||||||||||
En TTT: Oficiala retejo [ ] | ||||||||||||||||||||||||||
| ||||||||||||||||||||||||||
La katedralo de Spiro, plennome Imperiestra kaj Maria Katedralo de Spiro (germane Kaiser- und Mariendom zu Speyer), en la urbo Spiro (germane Speyer) en Rejnlando-Palatinato en Germanio, estas post la detruo de la abatejo de Cluny la plej granda konservita kristana preĝejo de romanika stilo en la mondo. Ekde la jaro 1981 ĝi estas listigata kiel monda kultura heredaĵo de UNESKO.
Historio
[redakti | redakti fonton]Mezepoko
[redakti | redakti fonton]La germana imperiestro Konrado la 2-a probable en la jaro 1025 ordonis la ekkonstruon de la katedralo, kun la celo konstruigi la plej grandan preĝejon de Eŭropo. Nek li nek lia filo Henriko la 3-a ĝisvivis la finon de la konstruo. Nur dum la rego de lia nepo Henriko la 4-a en 1061 la katedralo estis fine inaŭgurita.
Por transporti la necesan kvanton da ŝtonoj kaj ligno al Speyer, aparte estis konstruita kanalo de la Palatinata Arbaro al la rivero Rejno.
Malpli ol 20 jarojn poste la imperiestro Henriko la 4-a ordonis duone remalkonstrui la katedralon, por rekonstrui ĝin pli grande kaj pompe. La okcidenta tegmento estis altigita je kvin metroj, kaj la simpla ligna tegmento anstataŭita per eleganta ŝtona tegmento el kupolaro laŭ la idealoj de la romanika arkitekturo. Dum la mortojaro de Henriko la 4-a, 1106, la trakonstruita katedralo iĝis preta kaj vere estis la plej granda konstruaĵo de sia epoko.
La loĝloko Speyer tiam havis nur proksimume 500 loĝantojn. Sendube estis politikaj motivoj, kiuj motivigis la imperiestrojn konstruigi tiom grandan katedralon en kompare eta loĝloko - la germanaj imperiestroj postulis por si ne nur politikan, sed ankaŭ religian potencon, kaj la konflikto inter ili kaj la papo en Romo dominis multajn jardekojn.
Ekde la 17-a jarcento
[redakti | redakti fonton]Dum 1689 kadre de milito la okcidenta parto de la katedralo detruiĝis. Nur dum la dua duono de la 18-a jarcento kolektiĝis sufiĉe da mono por rekonstruigi la okcidentan parton, nun en baroka stilo. Tiu rekonstruo vivis nur 60 jarojn. Dum la Franca Revolucio la katedralo denove parte detruiĝis.
Post la malvenko de la armeo de Napoleono la katedralo estis renovigita kaj denove ekfunkciis. Ekde la jaro 1818 ĝi estas episkopa preĝejo por la episkopujo de Spiro. Inter la jaroj 1846 kaj 1853 la pentristo Johann von Schraudolph [fon ŝraŭdolf] laŭ mendo de la reĝo Ludoviko la 1-a de Bavario aldonis freskojn en nazarena stilo. Dum la 19-a jarcento oni tre aprezis tiujn freskojn, tamen dum la sekva 20-a jarcento oni parte tre kritike opinias ilin kiĉaj.
Evoluo de la katedrala silueto
[redakti | redakti fonton]-
en 1061 -
en 1106 -
en 1689 -
en 1700