Kaszaper
Kaszaper | |||
---|---|---|---|
vilaĝo en Hungario vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 8638 | ||
En TTT | Oficiala retejo [ ] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 1 620 (2024) [ ] | ||
Loĝdenso | 49 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 46° 28′ N, 20° 50′ O (mapo)46.46666666666720.833333333333Koordinatoj: 46° 28′ N, 20° 50′ O (mapo) [ ] | ||
Areo | 33,28 km² (3 328 ha) [ ] | ||
Horzono | Mezeŭropa tempo [ ] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Kaszaper [ ] | |||
Kaszaper [kasaper] estas grandvilaĝo [1] Arkivigite je 2006-01-15 per la retarkivo Wayback Machine en Hungario, en departemento Békés, en Distrikto Mezőkovácsháza. En la loknomo kasza signifas: "falĉilo".
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Areo: 33 km²
- Loĝantaro: 2100
- Poŝtkodo: 8638
- Telefonprefikso: 68
Geografio
[redakti | redakti fonton]Kaszaper situas sur ebenaĵo, laŭ traira flankovojo. Tótkomlós kaj Mezőkovácsháza estas proksime.
Historio
[redakti | redakti fonton]En la mezepoko hungaroj fondis la komunumon havanta la nomon Pereg. La tataroj detruis ĝin en 1241. Antaŭ la turkoj Pereg havis la rangon kampurbo, kiun la turkoj detruis en 1552. La refondiĝo okazis en 1867 kaj havis la rangon grandvilaĝo en 1926. En 2000 ekstera parto de Tótkomlós havanta la nomon Pusztaszőlős aliĝis al Kaszaper. La loĝantaro okupiĝas pri terkultivo kaj bestbredado.
Vidindaĵoj estas nobeldomo de Weinckheim, kie maljunulejo funkcias; krome Preĝejo Sankta Gerardo (Kaszaper). Vilaĝservoj estas poŝto, policejo, kulturdomo, biblioteko, lernejo, muziklernejo, interretejo, infanĝardeno, 2 kuracejoj, sportejo.
Famuloj
[redakti | redakti fonton]En Kaszaper naskiĝis inĝeniero Péter Kisházi.
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- oficiala paĝo Arkivigite je 2006-01-15 per la retarkivo Wayback Machine