Kasperlo
Kasperlo, kiel adapto kaj neologismo aŭ Ginjolo laŭ PIV[1] (germane: Kasperl aŭ Kasperle) estas la komika heroo de pupteatro ofte prezentata kun manpupoj kaj ene de teatraĵo kun intrigo populara-naiva.
Supozatas ke la rolo de kasperlo fontas i.a. en la figuro de Hanswurst el improvizitaj teatraĵoj de Vieno. La germana versio konatas en Germanlingvio ekde la fino de la 18-a jarcento.
Kliŝea vestaro
[redakti | redakti fonton]Normale kasperlo havas longan, ruĝan kvastan ĉapon kaj vestaĵon de arlekeno el grandaj kaj buntaj ornamaj motivoj. Krome li portas punbatileton.
Aliaj nomversioj de similaj pupoj en diversaj landoj: ekz. Mr. Punch (Anglio), Guignol (Franclando), Jan Klaassen (Nederlando), Mester Jakel (Danujo), Pulcinella (Italujo), Fasulis (Grekujo), Petruŝka (Rusujo), Vasilache (Rumanujo).