Kapsa kulturo
La Kapsa kulturo (nomita laŭ la urbo de Gafsa en Tunizio) estis mezolitika kulturo de la Magrebo, kiu daŭris de proksimume 10.000 ĝis 6.000 a.K.. Ĝi estis koncentrita plejparte en moderna Tunizio, kaj Alĝerio, kun kelkaj ejoj atestite de suda Hispanio al Sicilio. Ĝi estas tradicie dividita en du partoj, la Tipa Kapsa kaj la CSupra Kapsa, kiu foje estas trovita en kronostratigrafia sekvenco. Ili reprezentas variaĵojn de unu tradicio, la diferencoj inter ili estas kaj tipologia kaj teknologia.
Dum tiu periodo, la medio de la Magrebo estis malferma savano, multe simimile al moderna Orienta Afriko kaj kun mediteraneaj arbaroj ĉe pli altaj altecoj. La kapsaj manĝaĵoj inkluzivis de uro kaj stepa alcelafo ĝis leporoj kaj helikoj; ekzistas malmulte da indico koncerne plantojn manĝitaj.
Anatomie, kapsaj homoj apartenis al moderna "homo sapiens", tradicie klasifikita en du "rasaj" tipoj: proto-mediteranea kaj meĥta-afalou-a sur la bazo de krania morfologio. Kelkaj argumentis ke ili estis enmigrintoj de la oriento, dum aliaj argumentas por populacia kontinueco bazita sur fizikaj skeletaj karakterizaĵoj kaj aliaj kriterioj.
Pro ĝia disvastiĝo en Saharo, la kapsa kulturo estas identigita fare de kelkaj historiaj lingvistoj kiel ebla prapatro de la parolantoj de modernaj afrikaziaj lingvaroj de Nordafriko kiu inkludas la berberajn lingvojn en Nordafriko.
Nenio estas konata pri la kapsa religio, sed iliaj entombigaj metodoj indikas kredon je postvivo. Dekoracia arto estas vaste trovita en iliaj lokoj, metafora kaj abstrakta roka arto, kaj okro estas trovita kiel kolorigaĵo de kaj iloj kaj kadavroj. Oni uzis strutajn ovoŝelojn por artperlojn kaj ujojn; konkoj estis uzitaj por kolĉenoj. La iberomaŭrusia praktiko de dentotiro de la centraj incizivoj sporade daŭris, sed iĝis pli malofta.
La Eburran-kulturo, kiu datas inter 13.000 kaj 9.000 a.K en Orienta Afriko, estis antaŭe konata kiel la "Kenja Kapsa" (kulturo) pro similecoj en la ŝtonoklingo formo.