Kaplan-turbino
La Kaplan-turbino estas reag-speca aksa akvoturbino . Ĝi estas simila al ŝiphelico kun turneblaj padeloj kaj estas desegnita por esti rotaciita de akvofluo pasanta laŭlonge la direkto de la ŝafto de la helico. La turbintipo estis evoluigita en 1913 fare de la aŭstra profesoro Viktor Kaplan kiel pluevoluigo de la Francis-turbino. Kaplan-turbinoj estas utiligata por malgrandaj niveldiferencoj (< 25 m) kaj relative grandaj akvokvantoj.
Hidroelektraj centraloj kun Kaplan- turbinoj estas kutime konstruitaj en riveroj. La turbinoj troviĝas en la baraĵsistemo mem, kaj la akvo direktita per laŭcelaj gvidpadeloj fluas akse tra la padelradoj movante ilin.
Dank' al la reguleblaj padeloj la turbinoj bone adaptiĝas al varianta fluokvanto. Tiamaniere la modernaj turbinoj Kaplan atingas rendimenton de 90%.
Kaplan-turbinoj uzatas en marfluaj centraloj, iliaj orienteblaj padeloj permesas produkti hidroelektron kaj dum alta tajdo kaj dum malalta tajdo.