Kamata penelopo
Kamata penelopo | ||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Kamata penelopo
| ||||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||||
| ||||||||||||||||
Penelope argyrotis (Bonaparte, 1856) | ||||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||||
subspecioj
| ||||||||||||||||
| ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||||
La Kamata penelopo, Kamato aŭ Kamata jakuo (Penelope argyrotis) estas specio de birdo de la familio de Kracedoj, nome ĉaĉalakoj, jakuoj, kaj mutuoj, kiuj estas parencaj de la Nestamasuloj de Aŭstralazio.
Ĝi troviĝas en nordokcidenta Kolombio kaj norda Venezuelo. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj montararbaroj kaj tre degraditaj iamaj arbaroj.
Taksonomio
[redakti | redakti fonton]Formas superspecion kun P. barbata, kun kiu ĝi ofte estis konsiderata samspecifa. Raso colombiana estis konsiderata separata specio. Raso albicauda foje estas mergita kun nomiga. Birdoj el okcidenta Venezuelo kaj norda Kolombio, kaj el norda Venezuelo, foje ricevas separatan rasan statuson, respektive mesaeus kaj olivaceiceps, sed diferencoj ĝenerale rekonitaj estas tro malgranda por meriti akcepton. Oni agnoskas tri subspeciojn.
Subspecioj
[redakti | redakti fonton]- Penélope argyrotis argyrotis (Bonaparte, 1856) .- Ĝi loĝas en la Sierra Nevada de Santa Marta, en Kolombio.
- Penélope argyrotis colombiana (Todd, 1912) .- Ĝi loĝas en la montararbaroj de norda Kolombio kaj Venezuelo.
- Penélope argyrotis albicauda .- Ĝi loĝas en la Serranía del Perijá, ĉe la limo de Kolombio kun Venezuelo.
Aspekto
[redakti | redakti fonton]Tiu kokeca birdo havas ĝeneralan brunan plumaron kaj tre rimarkindan ruĝan mentonsakon. Estas ankaŭ tre markata blanka punkteco sur la malhelbruna brusto, ruĝaj kruroj, ruĝecbruna bendo ĉe vostopinto, kaj nuda grizeca vizaĝa ĉirkaŭokulo ĉirkaŭata de blankaj bordoj.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Filmetoj de Kamata penelopo Arkivigite je 2021-05-02 per la retarkivo Wayback Machine ĉe Internet Bird Collection
|