Kalmthout (nederlande: [KALMThoŭt]) estas municipo en Belgio. Komence de januaro 2016 ĝi havis 18 336 loĝantojn. La municipo apartenas al la distrikto Antverpeno.
Jam ekde 1971 ekzistas Esperanto-klubo en Kalmthout. Ĝi nomiĝas La Erikejo pro la loka natura rezervejo. La grupanoj kunsidas ĉiumonate. En 1971 la grupo naskiĝis pro iniciato de la klubo La Verda Stelo en Antverpeno. Efektive, la motoroj estis Luc De Marré, kiu kiel instruisto, gvidis Esperanto-kurson surloke kaj Wim De Smet, loĝanto de la vilaĝo, pere de la lernintoj, sukcesis organizi ĉiumonatajn kunsidojn ĝis en la nunaj tagoj (en 1981) kiam festis sian 10jaran ekzistadon per tre sukcesplena solenaĵo. Tra la jaroj helpis al la evoluo de la grupo: Edward Symoens, Jos Orban, Ida Nissen, Erhard Boehme, Willy kaj Pansy Huybrechts, Mireille kaj Willy Smet, Jo Haazen, Stella de Weerd, Petrus Matthyssen kaj aliaj.