Kalia lignosulfonato
Kalia ligno-sulfonato | ||
Baza kemia strukturo de la Kalia ligno-sulfonato | ||
Kemia formulo | ||
CAS-numero-kodo | 37314-65-1 | |
Fizikaj proprecoj | ||
Aspekto | flavo-bruna solidaĵo | |
Solvebleco | Akvo:Tute solvebla | |
Sekurecaj Indikoj | ||
Sekureco | S24 S25 | |
Pridanĝeraj indikoj | ||
Danĝero
| ||
GHS Damaĝo Piktogramo | ||
GHS Signalvorto | Averto | |
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H315, H319, H335 | |
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P264, P280, P305 351 338, P313 | |
(25 °C kaj 100 kPa) |
Kalia ligno-sulfonato aŭ ligno-sulfonato de kalio estas komerce disponebla kiel bruna senforma pulvoro, senodora kaj ne higroskopa. Ĝi estigas koloidajn solvaĵojn aŭ dispersojn kun akvo, sed ne estas solvebla en organikaj solvantoj. Lignosulfonatoj estas biopolimeroj, ili estas saloj de lignosulfonata acido kiu formiĝis dum la sulfita procezo de la lignopulpo.
Ligno-sulfonato de kalio uzatas en agrikulturo kaj kiel nutro-aldonaĵo por bestoj. Efektive, ĝi stimulas planto-kreskadon, la radiko- spiradon, sistemon kaj formadon, plejbonigas nutro-absorbadon kaj pligrandigas la rikolton, plibonigas la kvaliton de la frukto-gusto kaj tiel plu. Ĝi plibonigas la sojlo-aerumadon kaj akvo-reteniĝon en pezaj kaj kompaktaj grundoj. Ĝi preventas akvo- kaj nutro-perdojn en malpezaj sablaj grundoj.
Proprecoj
[redakti | redakti fonton]La lignosulfatoj estas varikomponaj pro tio ke la lignoj estas malsamaj, la volumo de la lignina degradado povas esti malsama kaj malsamaj nombroj da sulfonataj grupoj povas esti aldonitaj. La lignino estas polimero kun diversaj longoj kaj komponadoj, kaj unu fundamenta strukturo estas la hidroksofenila propano. Ĝi enhavas multajn fenolajn ringojn kaj metoksajn grupojn. La distribuado de grupoj polaraj kaj nepolaraj, inkluzivante la hidroksilan kaj sulfonata-acidan grupon dum degradado, decidas la proprecojn de iu aparta lignosulfato.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Green Agro Chem
- ACS Omega
- Parchem
- Chemical Modification, Properties, and Usage of Lignin
- Handbook on Manufacture of Acetophenone, Alcohols, Alletrhin, Anthracene ...
- Drilling Engineering
|