Kabineto Széll
Kabineto Széll | ||
---|---|---|
registaro de Hungario | ||
Jurisdikcio | Hungario | |
Lando | Hungario | |
Kabineto Széll | ||
Dum | 26-a de februaro 1899 - 3-a de junio 1903 | |
Antaŭulo | Kabineto Bánffy | |
Sekvanto | Unua Kabineto Khuen-Héderváry | |
Kabineto Széll [sEl] estis la deka (preskaŭ sendependa) registaro en Hungario depost Aŭstra-hungara interkonsento. Ĝi gvidis la landon inter 1899 kaj 1903.
Historio
[redakti | redakti fonton]Pli frua ĉefministro Dezső Bánffy abdikis pro la oftaj malsukcesoj kaj opoziciaj malhelpoj. Kálmán Széll heredis ĉiujn problemojn. Unue li faris pakton kun la opozicio, tial multe da leĝoj estis fine akceptitaj. En 1901 laŭ la tutlanda baloto Széll venkis, do la lando akceptis lian politikon. Spite tion diversaj problemoj tuj aperis, ekzemple en signifa banko bankrotis. La opozicio denove malhelpis la laboron, precipe ili ne volis doni pli da monoj al la armeo. La opozicio sukcese malhelpis akcepton de la buĝeto, krome en Kroatio kontraŭhungaraj demonstracioj okazis, tial Széll abdikis. La sekva estis Unua Kabineto Khuen-Héderváry.
Listo de la membroj
[redakti | redakti fonton]- Kálmán Széll – ĉefministro, ankaŭ ministro pri enlandaj aferoj
- László Lukács (politikisto) ministro pri financo
- Sándor Plósz – ministro pri justico
- Géza Fejérváry – ministro pri defendo
- Manó Széchényi ministro pri reĝaj aferoj ĝis 1900, fine Gyula Széchényi
- Gyula Wlassics – ministro pri religio kaj eduko
- Ignác Darányi – ministro pri agrikulturo
- Sándor Hegedüs – ministro pri komerco ĝis 1902, poste Nándor Horánszky (ministro) monaton, fine Lajos Láng (statistikisto)
- Ervin Cseh senpostena ministro pri Kroatio-Slavonio-Dalmatio