Saltu al enhavo

Kaatje

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Kaatje
Kaatje
Kaatje
Aŭtoro Paul Spaak
Eldonjaro 1911
Urbo Parizo
Eldoninto Hachette
Paĝoj 112
vdr

Kaatje [1] estas kvarakta teatraĵo de la Brusela verkisto Paul Spaak, kun enkonduko de Emile Verhaeren. Ĝi estas tradukita al Esperanto de Willem van der Biest kaj prezentita en Antverpeno dum la sepa UK. Eldonita 1911 en Parizo de Hachette, en la libroserio "Esperanto: Kolekto de la Revuo".

Kataluna traduko fare de Frederic Pujulà i Vallès aperis en 1914.

Citaĵo
 Sceno en la deksepa jarcento. La tradukinto, kvankam li rimarkeble sentas la simplecon de la rakonto, tamen ne ĉiam ĝin prezentas per simplaj vortoj. 
— 1911, P. J. C. , British Esperantist, paĝo 51
Citaĵo
 Komedio ludata dum la Sepa.
La traduko estas farita en fundamenta lingvo unuavide klara facila, plaĉa. La teksto enhavas grandan nombron da bonaj versoj. 
— 1911, Historio de Esperanto I, paĝo 329
Citaĵo
 La samideanoj, kiuj vizitos la venontan kongreson en Antverpeno, kie oni prezentos tiun ĉi teatraĵon, havas antaŭ si ne malgrandan plezuron. Kiel diras la poeto Emile Verhaeren en la

antaŭparolo al tiu ĉi volumo, la ĉefa trajto de la moderna belga literaturo estas la simpleco. La legantoj de Maurice Maeterlinck povas konstati tion pri li, kaj la nuna verko donas pluan ateston pri tio ĝenerale. Efektive la ĉarmo de tiu simpleco nin tuj ensorĉis kiam ni enprofundiĝis en la paĝojn de ĉi tiu traduko versigita de nia eminenta samideano D-ro W. Van der Biest. La sceno de la teatraĵo estas metita en la deksepa jarcento. Holanda pentristo, junulo dudekjara, foriras el Holando al Italujo, por tie studi la pentrarton sub la influo de la mirlaboroj de la italaj majstroj. Hejme li lasas, krom la amantaj gepatroj, kuzinon Kaatje, kiu sentas al li varman amon. Post du jaroj li revenas akompanata —je la miro de la gepatroj kaj la doloro de Kaatje — de itala virino, kiun li anoncas sia edzino. La malvarmo de la norda vintro kaj la plateco de la holanda pejzaĝo jam post kelkaj monatoj fariĝas tedaj kaj netolereblaj por la ardanta temperamento de la italino; kaj ankaŭ ĵaluzeco pro la varma simpatio, kiun Kaatje esprimas al ŝia edzo, mordas ŝin ĉe la koro. Tial ĉar Jan, la edzo, rifuzas akompani ŝin returne al ltalujo, ŝi subite malaperas. La artisto estas korrompita kaj nekonsolebla. For de ŝi, la vivo jam ne havas por li intereson. Liaj italaj dioj kaj diinoj, kiujn li ĉiam pentradas, ŝajnas nun, for de la karesoj de l' italino kaj la inspiro de Romo, jam fariĝi nerealaj. Li estas en la abismo de malespero, sed feliĉe estas savita de la pacienca kaj simplanima Kaatje. Tiu ĉi konvinkas lin, ke la vojo al la majstreco en la arto estas, ne sklave imiti la verkojn de la grandaj alilandaj majstroj, sed serĉi la inspiron de la konataj objektoj ĉe la familiaraj scenoj holandaj. Rilate al la traduko mem, ni rimarkas la konstantan uzon de la esprimo “pensi al” kiu nur en unu okazo ŝajnas superi la kutiman “pensi pri”. La vorto “mokinda” ŝajnas al ni, en la legado de la volumo, soni strange monotona kaj ne nur nebela sed — “mokinda ”(!). La tradukinto, kvankam li rimarkeble sentas la simplecon de la rakonto, tamen ne ĉiam ĝin prezentas al la leganto per simplaj vortoj. Ekzemple, la esprimo “ Vi malkvietegiĝas” per si mem sufiĉus maltrankviligi kiun ajn kaj precipe la aŭdantaron en teatro. La vorto, “ korektremon” (sic, p. 40), sen kunteksto, estas sen signifo. ‘ Malsamajn, sur p. 9; ŝajne siguifas “diversajn.” "Volmalpliiĝo,” p. 24, ŝajnas al ni nek simple bela nek bele simpla! La tradukinto evidente trovis novan utilon por la sufikso “ad” — perfida amiko al embriaj poetoj! En kelkaj okazoj ĝi povas ebligi la ritmon, sed certe ĝi ne aldonas signifon (ekz.; p. 39 “ miksadante,” p. 86 ““ kaŝadis"). Estus ja bone, se niaj kompilantoj de gramatikoj avertus, ke la

“ritmon-ebligo " ne estas funkcio de tiu afikso ! Entute, spite tiuj kritiketoj, ni havas por la verko nur laŭdon kaj admiron. 
— P. J. C. La Brita Esperantisto - Numero 075, Marto (1911)

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Bibliografio de Internacia Lingvo, nro 3986, paĝo 359

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]