Károly Lyka
Aspekto
Károly Lyka | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 4-an de januaro 1869 en Peŝto |
Morto | 30-an de aprilo 1965 (96-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto, 34/2-1-13 |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | pentristo arthistoriisto artokritikisto botanikisto |
Károly LYKA [kAroj lika], hungare Lyka Károly estis hungara pentristo, kritikisto, profesoro kaj arthistoriisto.
Károly Lyka naskiĝis la 4-an de januaro 1869 en Pest (urbo). Li mortis la 30-an de aprilo 1965 en Budapeŝto.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Károly Lyka vojaĝis al Munkeno, kie li lernis pentradon en lernejo de Simon Hollósy, kie li konatiĝis kun Béla Iványi-Grünwald, István Csók, János Thorma, István Réti. En 1894 li iris al Romo kaj Napolo, kie li okupiĝis pri arthistorio kaj verkis eseojn. Hejmenveninta li ofte vizitis Artkolonion de Nagybánya, verkis artikolojn kaj edziĝis. Inter 1914-1936 li edukis en la Hungara Belarta Altlernejo en Budapeŝto. Li estis kunprezidanto de Societo Szinyei Merse Pál. Li ricevis premiojn Kossuth en 1952 kaj 1964.
Liaj verkoj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- A táblabíróvilág művészete 1922
- Nemzeti romantika 1942
- Magyar művészélet Münchenben (Hungara arto en Munkeno) 1951
- Festészeti életünk a millenniumtól az első világháborúig (Nia pentrovivo inter 1896-1914) 1953
- Festészetünk a két világháború közt (Nia pentroarto inter la du mondomilitoj) 1956
- Michelangelo 1957
- Leonardo da Vinci 1958
- Rafaelo, 1959
- Rembrandt, 1962
- Mihály Munkácsy 1964