Junta de Extremadura
Aspekto
La Junta de Extremadura estas kolektiva organismo kiu plenumas la funkciojn proprajn de la regado de la Aŭtonoma Komunumo Ekstremaduro en Hispanio. Same, laŭ la ĝenerala regularo fare de la Prezidento, ĝi starigas la ĝeneralan politikon, regas en la aŭtonoma memrega administracio kaj plenumas la ekzekutan funkcion kaj la regulan povon en la kadro de la Hispana Konstitucio kaj la Aŭtonoma Statuto de Ekstremaduro, en kies Título II, Capítulo III, oni difinas la atribuojn de la Junta. Ties sidejo, laŭ la artikolo 5 de la Aŭtonoma Statuto, estas en Mérida, ĉefurbo de Ekstremaduro.
La Prezidentoj de la registaro de Ekstremaduro estis la jenaj:
- Juan Carlos Rodríguez Ibarra de la socialisma partio PSOE, el 1983 al 2007, do dum 28 jaroj nome la plej longdaŭra prezidanto.
- Guillermo Fernández Vara ankaŭ de la socialisma partio PSOE, el 2007 al 2011.
- José Antonio Monago, el 2011 al 2015, nome unua ekstremadura prezidento de la Partido Popular.