Julius Thomsen
Hans Peter Jørgen Julius THOMSEN (16-a de Februaro 1826 – 13-a de Februaro 1909) estis dana kemiisto fama pro sia kontribuo al la termokemio pere de la nomita principo de Thomsen–Berthelot.[1]
Li estis amiko kaj kolego de Ludwig A. Colding, kiu estis unu el la plej fruaj defendantoj de la principo de konservado de energio, kaj tiukadre Thomsen faris multo por fondi la fakon termokemio. Partikulare, inter 1869 kaj 1882, li plenumis grandan nombron de determinoj de la varmo evoluita aŭ absorbita en kemiaj reakcioj, kiel ĉe la formado de saloj, redokso kaj redukto, kaj la brulado de organikaj kombinaĵoj. Liaj kolektitaj rezultoj estis publikigitaj el 1882 ĝis 1886 en kvar volumoj sub la titolo Thermochemische Untersuchungen. En 1857 li establis en Kopenhago procezon por fabrikado de natria karbonato el kriolito, akirita el la okcidenta marbordo de Gronlando.
Thomsen estis elektita membro de la Reĝa Sveda Akademio de Sciencoj en 1880, kaj Eksterlanda Honora Membro de la Usona Akademio de Artoj kaj Sciencoj en 1884.[2] Li ricevis la Medalon Davy de la Reĝa Societo en 1883.
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ William H. Cropper (2004). Great Physicists: The Life and Times of Leading Physicists from Galileo to Hawking. Oxford University Press. pp. 128–. ISBN 978-0-19-517324-6. Alirita la 10an de Septembro 2021.
- ↑ "Book of Members, 1780–2010: Chapter T" (PDF). American Academy of Arts and Sciences. Alirita la 11an de Septembro 2016.
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Thermochemistry de J. Thomsen (1908)
- Muir, M. M. Pattison (1909). "Prof. Julius Thomsen". Nature. 80 (2054): 46–47. Bibcode:1909Natur..80...46M. doi:10.1038/080046a0.
- Kragh, Helge (Januaro 1982). "Julius Thomsen and 19th-century speculations on the complexity of atoms". Annals of Science. 39: 37–60. doi:10.1080/00033798200200111.
- Chisholm, Hugh, eld. (1911). "Thomsen, Hans Peter Jörgen Julius". Encyclopædia Britannica (11a eld.). Cambridge University Press.