Julio de 2005
Aspekto
jun – julio – aŭg | ||||||
di | lu | ma | me | ĵa | ve | sa |
1 | 2 | |||||
3 | 4 | 5 | 6 | 7 | 8 | 9 |
10 | 11 | 12 | 13 | 14 | 15 | 16 |
17 | 18 | 19 | 20 | 21 | 22 | 23 |
24 | 25 | 26 | 27 | 28 | 29 | 30 |
31 | ||||||
aranĝo de 2005 Ĉiuj Tagoj |
Dimanĉo, 31-a de julio 2005
[redakti | redakti fonton]- Internacia Televido komencis elsendi testsignalon trans Interreto.
- Mortis nederlandano Wim Duisenberg, unua prezidanto de la Eŭropa Centra Banko
Vendredo, 29-a de julio 2005
[redakti | redakti fonton]- Usona astronomo malkovras 10-an planedon de nia sunsistemo. La objekto estas pli granda ol Plutono kaj provizore nomiĝas 2003 UB313.
Ĵaŭdo, 28-a de julio 2005
[redakti | redakti fonton]- Irlando: IRA deklaras, ke ĝi rezignas je perforto.
- Belgio: unua datreveno de la katastrofa eksplodo de gasodukto en Ghislenghien
Merkredo, 27-a de julio 2005
[redakti | redakti fonton]- Mortis Marten Toonder, fama nederlanda bildstria verkisto kaj desegnisto.
Mardo, 26-a de julio 2005
[redakti | redakti fonton]- Je 14:39 UTC, kosmopramo Discovery sukcese leviĝas el JFK Space Center (Usono). Tiu estas la unua homekipita spaca flugo depost la katastrofo de Columbia je la 1-a de februaro 2003.
Dimanĉo, 10-a de julio 2005
[redakti | redakti fonton]- Pli ol 20 mortintoj post nova sinmortiga atenco en rekruta centro el Bagdado, Irako.
- Rainbow Warrior [Ĉielarka Batalanto]: 20 jarojn poste, Greenpeace [Verdapaco] rememoras pri la sinko de la ĉi nomata ŝipo.
Vendredo, 8-a de julio 2005
[redakti | redakti fonton]- Internacia Olimpika Komitato ne akceptis novajn ludojn sed forigis basbalon kaj softbalon ekde 2012 el inter la ludoj.
Ĵaŭdo, 7-a de julio 2005
[redakti | redakti fonton]- La rumana ĉefministro, Călin Popescu Tăriceanu [Kalin Popesku Tariĉeanu] anoncas la demision de la rumana registaro.
- Estroj de G8-regnoj kunvenas en Gleneagles en Skotlando.
- Serio de eksplodoj en Londono (metroo, buso) mortigas 37-38 homojn kaj vundas ĉirkaŭ 700.
Merkredo, 6-a de julio 2005
[redakti | redakti fonton]- Singapuro : Londono elektiĝas kiel organizanta urbo de la Olimpiaj ludoj de somero 2012 kontraŭ Parizo. Moskvo, Nov-Jorko kaj Madrido eliminiĝis kelkajn horojn pli frue.
Vendredo, 1-a de julio 2005
[redakti | redakti fonton]- Rumanio reskalis sian nacian valuton, la rumanan leŭon (en la rumana lingvo leu [leŭ], kio signifas leonon; la pluralo estas lei [lej]). Unu nova levo egalos al 10 000 malnovaj levoj. Usona dolaro valoros 2,989 levojn kaj unu eŭro estos 3,6 levoj.
|