Juda Pordego (Koburgo)
Juda Pordego (germane: Judentor) estas unu el tri konserviĝintaj urbopordegoj en Koburgo, Germanujo. La pordegoturo limis la urbokernon okcidente apartentante al la interna ĉirkaŭfortikaĵo. Inter decembro 1938 kaj 1945 ĝi nomiĝis, laŭ volo de la nazioj, Markttor.
Historio
[redakti | redakti fonton]Starigite en la frua 13-a jarcento ĝi ĝuis sian unuan dokumentan mencion en 1321. Ĝi estiĝis ĉe la superakvega limo de rivero Itz. La nomo de la juda komunumo ĝi portas, kiu gastis en al 14-a kaj 15-a jarcentoj okcidente de ĝi. Urbokroniko nomis en 1394 la straton kondukantan inter Centra foirejo kaj Juda Pordego Judengasse. Malantaŭe sekvis Juda Ponto, grava transirejo de Itz (mencio en 1470). Krom malekstera Juda Pordego ekzistis ankaŭ ekstera (mencio en 1413): la tura ejo troviĝis ĉe la nuna strato Viktoriastraße kaj estis malkonstruita en la 1858-a jaro.
Arkitekturo
[redakti | redakti fonton]Havas ĉi pordego rektangulan horizontalan projekciaĵon (7,2 x 6 metroj; alteco de 33,8 m; murdikeco inter 1,75 m kaj 1,1 m). La pintarka transirejo (larĝeco inter 3,1 kaj 3,7 m; alteco inter 4,3 kaj 5 m) havas barelvolbon, supre de kiu estas tri etaĝoj. Kronas eoste romp-arka fenestro kaj renesanca blazono ueste. Supre troviĝas ĉe ĉiuj kvar flankoj po du pli grandaj rektangulaj fenestroj.
En la 1721-a jaro alvenis ardeze tegmentita italstila spajro kun lanterno kaj horloĝlukarno. Antaŭe estis piramida tegmento kaj kvar angulturetoj supre, kiuj tro ekkadukis.[1] Ekster tio oni aldonis modernan horloĝan kaj sonoriletaĝon kun du sonoriloj.
Muldis ilin la koburga majstro Johann Heinrich Graulich. La pli granda de la 1722-a jaro (diametro de 68 centimetroj kaj pezon de 178 kilogramoj) havas enskribon kun leono de Meißen kaj bildon de Sankta Maŭrico. La dua (37 cm; 30 kg) fandiĝis pro armilproduktado dum la Dua mondmilito; ĝin anstataŭis poste kopio. En 1776 startis malkonstruo de la ĉirkaŭfortikaĵoj. En 1899/1900 la turo tuj iĝis izolita murara resto. En 1901 estiĝis okcidentflanke ŝtuparo kaj ligna galerio ĉe tri flankoj.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Peter Morsbach, Otto Titz: Stadt Coburg. Ensembles-Baudenkmäler-Archäologische Denkmäler. Denkmäler in Bayern. Volumo IV.48. Karl M. Lipp Verlag, Münĉen 2006, ISBN 3-87490-590-X, p. 145