Jozefo Marastoni
Aspekto
Jozefo Marastoni | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Josef Marastoni |
Naskiĝo | 1-an de aprilo 1834 en Venecio |
Morto | 10-an de decembro 1895 (61-jaraĝa) en Vieno |
Ŝtataneco | Aŭstrio |
Familio | |
Patro | Jakab Marastoni |
Okupo | |
Okupo | pentristo gravuristo litografisto |
Jozefo Marastoni estis itala-hungara-aŭstra pentristo, grafikisto, litografo. Lia origina persona nomo estis Josef [jozef], hungare József [jOĵef]. Lia patro estis Jakab Marastoni.
Jozefo Marastoni [1] naskiĝis la 1-an de aprilo 1834 en Venecio (Habsburga Imperio), li mortis la 10-an de decembro 1895 en Vieno.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Jozefo Marastoni lernis pentradon en privata lernejo de sia patro en Pest (urbo), poste inter 1850-1853 en akademio en sia naskiĝurbo. Post lernado li revenis al Pest, li komencis krei en ateliero de la patro. Inter 1860 kaj 1868 li memstare kreis portretojn kaj litografiojn en Székesfehérvár, poste en Vieno li estis nur litografo.
Elektitaj litografioj
[redakti | redakti fonton]- Kortego de Ladislao la 4-a (Hungario) (1862)
- morto de Helena Zrínyi (1862)
- Memportreto (vidu supre!)
- Jakab Marastoni (vidu dekstre!)
- Soma Orlai Petrics (1861)
- János Hunyadi en batalo de Varna (vidu la bildon malsupre!)
- Magyar tavasz (kolora litografio)
- Medicina fakultato en Pest (1863) (vidu la bildon malsupre!)
- József Albach (vidu la bildon malsupre!)
- Lajos Fáncsy (vidu la bildon malsupre!)
- Miksa Hantken (vidu la bildon malsupre!)
- Boldizsár Horvát (vidu la bildon malsupre!)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio Arkivigite je 2018-06-17 per la retarkivo Wayback Machine
- germanlingva biografio
-
János Hunyadi en batalo de Varna
-
Medicina fakultato en Pest (1863)