Joseph Ki-Zerbo
Aspekto
Joseph Ki-Zerbo | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 21-an de junio 1922 en Toma, Franca Supra Volto |
Morto | 4-an de decembro 2006 (84-jaraĝa) en Vagaduguo, Burkino |
Lingvoj | franca |
Ŝtataneco | Burkino |
Alma mater | Literatura fakultato de Parizo Instituto pri Politikaj Studoj de Parizo Minor Seminary of Pabré (en) |
Familio | |
Patro | Ki-Zerbo (en) |
Edz(in)o | Assa Coulibaly (en) |
Infano | Zerbo modibo (en) |
Okupo | |
Okupo | politikisto historiisto universitata instruisto |
Verkoj | Historio de nigrula Afriko |
Joseph Ki-Zerbo - naskiĝis la 21-an de junio 1922 en Toma, Franca Supra Volto, mortis 84-jara la 4-an de decembro 2006 en Vagaduguo, Burkino - estis historiisto, politikisto kaj verkisto en Burkino. Li estas rekonita kiel unu el la plej elstaraj pensuloj de Afriko. En 1997 al li estis aljuĝita la premio de ĝusta vivmaniero (la "alternativa Nobel-premio"), kiu aparte honorigas iujn ekzemplajn aktivulojn kiuj „agadas por praktikaj kaj ekzemplaj solvoj por la plej aktualaj problemoj kiujn la mondo alfrontas hodiaŭ“.