John Dinwoodie
John Dinwoodie | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | en 1904 |
Morto | la 9-an de junio 1980 |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
John Sharp DINWOODIE (naskiĝinta en 1904 — mortinta la 9-an de junio 1980) estis eminenta skota esperantista poeto, profesie pastro.
En lia poezio estas delikata melankolia liriko. Li estis la plej aĝa el la kunfondintoj de la skota skolo de la Esperanta poezio, kiuj debutis en Kvaropo (1952, 2a eldono 1977). Lia parto en Kvaropo - titolita "Kastelo el revoj" - restis lia sola originala poemaro. Li iam kontribuis al Literatura Mondo, kaj iuj liaj poemoj aperis kaj aperos en Esperanto en Skotlando.
Dinwoodie brile tradukis el la brita poezio; liaj tradukoj aperis i. a. en Angla Antologio (1957) kaj Skota Antologio (1978), pri kiu li faris ankaŭ la unuajn redaktolaborojn. En Esperanta Antologio Dinwoodie estas reprezentita per ses poemoj.[1]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ nekrologo en la numero julio 1980 de la revuo Esperanto, paĝo 137 (esperante)
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Podkasta.net Luis Jorge Santos Morales voĉlegas la rakonton LA ŜTORMO de John Sharp Dinwoodie el “Paŝoj al Plena Posedo” de William Auld (elŝutebla sondosiero)