Saltu al enhavo

Johannes Cuno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Johannes Cuno
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1554 (1554-11-30)
en Erfurto
Morto 30-an de novembro 1597 (1597-11-30) (43-jaraĝa)
en Calbe
Mortokialo Pesto Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitato de Erfurto
Friedrich-Schiller-Universitato Jena Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo filologo
hebreisto
gimnazia instruisto
parson (en) Traduki
dramaturgo Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Johannes CUNO (naskiĝinta en 1555 en Erfurto, mortinta en 1598 en Calbe/Saale) estis germana teologo. Li mortis de la pesto.

La filo de bakisto iĝis lernanto ĉe la Konsilantargimnazio en 155, en 1671 studento, en 1572 bakalaŭro, en 1574 magistro. En 1574 li transloĝiĝis al Jena por studi teologion. En 1576 li iĝis viclernejestro de la gimnazio en Mühlhausen, en 1577 paroĥestro en Horsmar, en 1578 en Hemleben, en 1583 en Erfurt-Bindersleben.

Pro denunco li devis demisii en 1587. Unue li vivis sur heredita tereno en Erfurto kaj iĝis en 1590 kunlaboranto (lektoro pri la hebrea lingvo) ĉe la gimnazio en Eisleben kaj verkis gramatikon de la hebrea por la lernantoj (Grammatica Hebraea ad usum scholarum, 1590). En 1592 li iĝis rektoro en Calbe, en 1863 diakono ĉe la surloka ĉefpreĝejo.

Teologaj aspektoj

[redakti | redakti fonton]

Kiel teologo li apartenis al peranta skolo kaj taksitis pro tio de kelkaj kvazaŭ kaŝa kalvinisto.

Por anstataŭi la tro sekularan procesion de almozpetantaj infanoj okaze de la festo de la Tri reĝoj (6-a de januaro) li verkis kristnaskan teatraĵon Ein schön christlich Action von der Geburt und Offenbarung des Herrn (1595) kiu estis surscenejigita ĉiun jaron. La ludo komenciĝas per la anonco farita peranĝele al Mario kaj finiĝas je la reveno el Egiptujo. La stilo estas en popolaj, simplaj rimoj, entenas kantojn kaj timas eĉ ne obscenaĵojn - kio estis moda tiutempe. La Virgulino denoncitis per la diablo kiel sorĉistino kaj devas pruvi sian nekulpon en la templo kune kun adultino. Same piecaj paŝtistoj konfrontiĝas al nekredantaj kolegoj (ilin karakterizas platdiĉa lingvo). La verkisto kompatas la malriĉulojn. La morala kaj edifa kialo de la ludo substrekatas per jena fino: Herodo, la adultino kaj la aliaj pekuloj jam surtere punatas, dume Jesuo - kontraŭ ĉiuj ruzoj - elektatas ĉefa sacerdoto.

Literaturo

[redakti | redakti fonton]
  • K. Eberlein: " Johannes Cuno. Leben und Werk eines Dramatikers aus dem 16. Jahrhundert", in: Mühlhäuser Geschichtsblätter 30, 1931, p. 206-25
  • J. Biereye, Zum Leben d. Dichters Mg. J. C. aus Erfurt 1555-97, ebd. 31, 1932, p. 234-50

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]